Rilatoj inter komunikadaj teknologioj kaj la homa lingvo

Vilmos Benczik


 


  1. 1. LINGVO
  1. 1.1. Origino
Pri la origino de la homa lingvo ni ne povas havi certajn sciojn, ja el la longega periodo, kiu anticipis la aperon de la skribo, absolute mankas al ni ajnaj fontoj. Pro tiu malcerteco pri la temo povis naskigxi plej diversaj teorioj, tre ofte plene kontrauxdiraj unu al la alia. Estas notinde, ke pro la inflacio de tiaj teorioj la Pariza Lingvistika Societo meze de la 19a jarcento rekte malpermesis al siaj membroj okupigxi pri tiu nesolvebla problemo. En la 20a jarcento tiu malpermeso estis nuligita, tamen dauxre ekzistas pri la kreigxo de la homa lingvo nur pli-mapli probablaj hipotezoj -- nepruvitaj kaj nepruveblaj.
  1. 1.2.Baza funkcio de la lingvo
La funkcioj de la lingvo jam permesas pli sekuran aliron al la esploranto. Kompreneble ankaux pri tiu temo abundas teorioj, kiujn ni ne citas cxi tie.

La kerno de la demando estas, cxu iu el la lingvaj funkcioj estas rigardebla baza, primara. Gxenerale oni prenas, ke pleje gravas la komunikada funkcio, tamen la usonano Noam Chomsky opinias, ke lingvo havas nenion komunan kun komunikado, gxi estas antaux cxio ilo por la konado de la mondo. En tiu cxi prelego ni akceptos tiun hipotezon, laux kiu lingvo kreigxis pro kaj evoluas laux la komunikadaj bezonoj, kaj gxia rolo en la kreo de konceptoj estas nur kromfenomeno, kvankam kompreneble gravega kaj nemalhavebla.

  1. 1.3. Karaktero de la lingvo
  1. 1.3.1.Fizika karaktero
Lingvo estas primare akustika fenomeno, kiu kombinigxas el aro da digxitaj kaj analogaj signoj.

Digxitaj lingvaj signoj estas baze fonemoj, opoziciantaj inter si, kaj la lingvaj elementoj, tipe vortoj, kiuj konstruigxas el fonemoj. Tiujn elementojn lingvistiko nomas segmentaj elementoj de la lingvo. Mi aldonu, ke digxitaj lingvaj signoj estas pure arbitraj: la signifo, senco de vorto havas nenian logikan aux alispecan rilaton kun la fonemoj, kiuj konsistigas gxin, kaj mem la fonemoj havas nenian signifon.

Intonacio, vort- kaj frazmelodio ktp. estas nomataj supersegmentaj lingvaj elementoj. Tiuj elementoj estas laux sia karaktero analogaj signoj, kaj ili povas esti priskribataj per digxitaj rimedoj nur malperfekte. Pro tio per la esence digxita literskribo pli-malpli perfekte estas fikseblaj vortoj, sed ne intonacio, toneco ktp. Esence ankaux tiu cxi tipo de lingvaj signoj estas arbitra, tamen la arbitreco cxikaze ne estas tiel evidenta, kiel en la kazo de la digxita signaro.

  1. 1.3.2.Struktura karaktero
Lingvo kiel strukturo estas esence aperta, kion oni komprenu tiel, ke ni kapablas krei senfine multajn, gxis nun neniam eldiritajn frazojn.

En la lingva strukturo estas konstateblaj tri niveloj: el strikte difinita, ne tre granda nombro da fonemoj (tiu nombro en neniu konata lingvo superas sepdekon, kaj en neniu lingvo restas sub dek) oni povas krei tre grandan, tamen ne senliman kvanton da vortoj, el kiuj lastaj eblas kombini senfine multajn frazojn.
 

  • 1.4. Origina malperfekteco de la lingvo

  • 1.4.1 Karaktero de la malperfekteco
    Lingvan malperfektecon oni komprenu en la senco, ke lingvo ne kapablas senmanke peri la enhavon de la konscio de unu homo al alia homo. Cxar ni havas pli-malpli klarajn supozojn pri la dimensioj de la enhavo de la homa konscio, la postulo pri gxia senmanka respegulo povas sxajni maljusta al la lingvo. Tamen oni konsciu, ke komunikado estas nenio alia, ol meto de sia konscio ekster sian korpon, sekve perfekta komunikado postulus la eblon meti la tuton de sia konscioenhavo ekster sian korpon.
    Ni tre bone scias, ke tio ne eblas: por komuniki, ni cxiam devas kompromisi.

    1.4.2 Kompromiso por komuniki
    El kio konsistas tiu kompromiso? Antaux ol komuniki, ni devas fari minimume la jenajn procedojn:
    - ni devas iel strukturi, disartiki nian origine amorfe kompaktan konscioenhavon
    - elektante la komunikota(j)n konscioelemento(j)n ni devas formaligi gxin/ilin: formaligo esence signifas modifon de la komunikota ero de la konscioenhavo cele al gxia perlingva ‘kapto’; en tiu fazo heredita lingvo povas senteble influi la homan pensadon – sur tiu fazo bazas sin la fama, tamen vaste diskutata teorio de Whorf kaj Sapir pri lingva relativeco

    - la tria sxtupo de la kompromiso estas liniigo: tion oni devas fari ecx pro du kauxzoj. Unue pro tio, cxar akustika lingvo estas strikte linia en tempa senco – lingvoelementojn oni povas eldiri nur unu post la alia, en sinsekvo. Kaj ecx pli gravas tio, ke ankaux la adresato de la komuniko, t.e. la auxkultanto povas percepti en unu tempero nur unu lingveron. Se la fiziko kaj fiziologio jam trudis tiun liniigon al la komunikanta homo, li plenigis tiun skeletan liniecon per enhavo: linieco farigxis baza, cxefa, kaj dum longa tempo la sola maniero de la ordigo de la ‘elkorpigitaj konscioenhavoj’, t.e. informoj.

    1.5 La homa lingvo antaux la invento de skribo

    Por ricevi ian imagon pri tio, kiel komunikadaj teknologioj influis la homan lingvon, estas necese iom konturi gxian originan formon. Tion ni povas fari nur surbaze de teoriaj konsideroj, ja kompreneble ni ne havas magnetofonajn registrajxojn el la antaux-skriba epoko. Praktikan helpon por la kreado de hipotezo ni povas ricevi nur el la lingvo de tiuj nuntempaj etnoj, kiuj malhavas ajnan formon de skribo, kaj praktike ne kontaktigxas kun tiaj homoj, en kies vivo skribo havas ecx plej etan rolon.

    Dum la lastaj jardekoj oni vaste esploris la koneksojn de parollingveco kaj skriblingveco. Plej gxenerale oni konas la nomon de Walter J. Ong, kiu la gxisnunan ekzistadon de la homaro dividis je tri periodoj. Ili estas la jenaj:

    1. Primara parollingveco [primary orality] – periodo gxis la invento de skribo; 2. Skriblingveco [literacy] – periodo gxis antaux kelkaj jardekoj; 3. Sekundara parollingveco [secondary orality] – la lastaj jardekoj, kiam vaste ebligxis la fiksado, konservado kaj disvastigado de parola lingvomaterialo. Mi nur mencias cxi tie, ke ekzistas ankaux pli detalaj periodigoj, interalie tiu de la sviso Paul Zumthor.

    Cxi tie nun ni koncentrigxos al la cxefaj karakterizajxoj de la lingvo en la t.n. primara busxlingveco. Pri gxi tute skize estas direbla la jeno:

    - Gxia ekskluziva dimensio estis la akustika dimensio. Tial akustikaj rimedoj estis en gxi multe pli vaste uzataj, ol en la nuntempa homa lingvo. Intonacio, vocxkoloro, ritmo, prononcdauxro estis gravaj sencportantoj, minimume egalrangaj kun la segmentaj lingvoelementoj. Tiuj rimedoj, kiel pli supre jem temis pri tio, havas esence nedigxitan, t.e. analogan karakteron.

    - Lingva materialo kaj parolago ekzistis en nedividebla unueco. La parolanta homo ne perceptis ian limon inter tiuj du, fakte li ne vidis tie du aferojn, sed nur unu. La koncepto ‘diri frazon aux vorton tiumaniere aux alimaniere’ simple ne ekzistis, ja se oni diris ion alimaniere – ekzemple per alia vocxkoloro, parolritmo, lauxteco ktp. -- tio jam estis io alia, ecx se la segmentaj elementoj mem estis la samaj. La apartigxo de la lingva materialo disde la monolita parolago estis frukto de analizo, kiun trudis al la homo la uzo de la skribo.

    - Kauxze de tio, ke difinita lingva materialo – teksto – neniam produktigxis pli ol unufoje, la vortsignifoj estis multe malpli fiksaj, ol en nia nuna lingvo, ja cxiu vortouzo malaperis fizike tuj post la eldiro, do ne povis servi kiel modelo, kiel referencloko. La signifo de iu fonemvico altgrade dependis de la situacio kaj kunteksto, konstanteco cxeestis nur en magra proporcio.

    2. Skribo

    Oni bone scias, ke lingvo ne nepre devas havi skribon. El la pluraj miloj da lingvoj, kiuj ekzistas nuntempe, nur malmultaj centoj havas skribon. Oni memoru, ke cxiu kingvo estis ekskribata ordinare post plurjarmila busxa uzado – escepto estas gxuste Esperanto kaj la aliaj planlingvoj, kiuj naskigxis en skriba formo, kaj tiu skriba skeleto iom post iom ricxigxis per la viva karno de la akustika uzado.

    Antaux ol paroli pri skribsistemoj, necesas substreki, ke skribo naskigxis ne kun la pretendo fiksi kaj konservi lingvomaterialojn, sed por fiksi kaj konservi la realajxojn, pri kiuj homo komunikis pere de lingva materialo akustika. La unuaj skribsignoj estis fakte desegnajxoj, kiuj bildigis la gravajn aferojn: ili estis ikonaj signoj de kiuj kondukis longega vojo gxis la nunaj literskriboj, kiuj konsistas el simbolaj signoj.

    2.1 Skribsistemoj

    Paleografio – la scienco pri la historio de la skribsistemoj – dividas skribojn je du grandaj kategorioj: signif-havaj skriboj (per angla termino: pleremic; ili principe enhavas nur semantikajn, sed ne fonetikajn informojn) kaj sen-signifaj skriboj (per angla termino: cenemic; ili principe enhavas nur fonetikajn informojn, sed neniajn semantikajn). Oni devas diri, ke tiuj du sistemoj neniam aperas en plene pura formo. Por la unua tipo povas esti ekzemplo la antikva hetita hieroglifa skribo, el kies 400 signoj tamen kvindeko peris nur fonetikajn informojn. Aliflanke en cxiuj nuntempej literskribaj sistemoj oni trovas abundon da tiaj signoj, kiuj donas semantikajn informojn, sed neniujn fonetikajn: tiaj estas cxiuj ciferoj, krome signoj kiel &, %, $ ktp.

    Sen-signifaj skriboj – do tiuj, kiuj peras principe nur fonetikajn, sed ne semantikajn informojn – povas esti dividataj je tri subgrupoj: silabaj skriboj (tia estas ekzemple la japana kanao), konsonant-alfabetoj (tia estas ekzemple la hebrea aux araba skribo) kaj plenaj alfabetoj (en la cxi lastaj ekzistas aparta litero aux literkombino por cxiu fonemo, do ankaux por la vokaloj). Tiuj du lastaj per komuna nomo estas nomataj literskribo.

    Tiujn lastajn ordinare oni nomas fonetikaj alfabetoj, kio kompreneble estas troigo, ja vere neniu alfabeto estas fonetika, sed tion oni ecx ne bezonus. Tamen lingvoj kun relative frua vasta alfabetizacio nuntempe jam komencas montri formon de speciala diglosio (dulingveco) de skribo kaj parolo – tia estas antaux cxio la angla. Tie skribo fakte donas nur minimumajn fonetikajn informojn. Same povas okazi en lingvoj kun nestabila vortakcento ortografie ne prezentita, precipe kiam neakcenta silabo signife reduktigxas – ekzemplo por tio povas esti la rusa.

    Oni notu, ke en la sekvaj partoj de la prelego parolante pri skribo cxiam ni komprenos sub tio nur la literskribon, precipe gxian plenalfabetan varianton.

    2.2 La influoj de skribo al la lingvo

    2.2.1.Lingva materialo kaj parolago apartigxas

    En la primara parollingveco – kiel pri tio jam temis supre – lingva materialo ne postvivis la parolagon. Skribo fakte trudis al la uzanto la analizon de la parolago, por apartigi el gxi la skribe kapteblajn elementojn. Oni povas diri, ke skribo faris en tiu senco revolucion: ne estas troigo, ke esence nur skribo kreis la auxtonomecon de la lingvo.

    2.2.2 Influoj kiuj rezultas el la malperfekteco de skribo

    Literskribo – kontraste al la signif-havaj skriboj – celas kapti per grafikaj rimedoj ne la signifon, sed la fonetikan enkorpigxon de la vortoj. Gxi estas tre ekonomia sistemo, ja helpe de nur kelkaj dekoj da grafikaj signoj gxi kapablas fiksi iun ajn lingvan materialon. Tamen la ekonomieco havas sian prezon. La digxita literskribo kapablas kapti nur la segmentajn lingvoelementojn, dum gxi absolute malkapablas fiksi la t.n. eksterlingvajn rimedojn de komunikado (gestojn, mimikon ktp.). Skribo ne povas fiksi ankaux la ricxan supersegmentan rimedaron de la lingvo, aux maksimume nur tre etproporcie (per demando- kaj krisignoj, komoj ktp.). La skribanta homo do devis enkodi ankaux tiujn signifojn en la segmentajn lingvoelementojn, kiujn signifojn en la busxa uzado peris la eksterlingvaj kaj supersegmentaj rimedoj. Tiu bezono donis grandegan impulson al la evoluo de la segmenta lingva rimedaro, kiu evoluo okazis unuavice per la ampleksigxo de la vortaro kaj la fajnigxo de la vortkombinaj, t.e. gramatikaj reguloj.

    2.2.3 Influoj kiuj rezultas el la sxangxita komunikada situacio

    Kiam skribon oni uzas por komunikado – do ne simple por protekti ion kontraux la forgeso --, kreigxas komunikada situacio multrilate diferenca disde tiu de la parollingva komunikado. Ordinare skriba komunikanto ne vidas la adresaton de sia komunikajxo, eble ecx ne konas lin. Pli supre jam temis pri la formaliga kaj liniiga trudo, kiun kreas komunikado. Cxe skriba komunikado tio estas ecx pli forta, ja grandparte aux plene forfalas la interaktiveco de la busxa komunikado. Pro tio en skribo la signifo de la vortoj devas cxiam pli emfaze konturigxi, kaj per tio certagrade abstraktigxi. Tiu procezo akcelas kreigxon de cxiam pli fajnaj konceptoj, kaj per tio gxi tre favore influas la evoluon de la pensado.

    3. PRESADO

    La invento de preso signifis samtempe minimume tri aferojn. Unue: la eblon malmultekoste produkti tekstojn; Due: plian formaligon kaj abstraktigon de la skribo. Trie: transiron el la dimensio tempo-auxdo en la dimension de spaco-vido.

    3.1 Malmultekosta produktado de tekstoj

    La disvastigxon de skribo multe bremsis, ke legeblaj tekstoj estis produkteblaj nur per mana laboro, kaj tial ili ekzistis en tre malgranda kvanto: sekve ili estis alireblaj por nur malmultaj homoj. Fakuloj diskutas pri la proporcio de personoj kapablaj legi kaj skribi dum la fruaj historiaj tempoj: ekzemple taksoj por la imperisestra epoko de Romio varias inter 5-20 procentoj, kaj por Euxropo en la jaro 1000 p.K. inter 0,5 kaj 1 procento.

    Sen eldiri ian opinion pri tiuj ciferoj, mi tamen avertu pri tio, ke la kapablo legi kaj skribi en tiuj fruaj epokoj grave postrestis al tio, kion nuntempe ni komprenas sub legkapablo. Ekz. la tipa formo de legado estis la lauxta legado – tion kauxzis antaux cxio la legteknikaj malfacilajxoj. Por atingi fluan mutan legadon oni deveas esti traleginta tre grandan kvanton da tekstoj – kaj tiu granda kvanto da tekstoj antaux la invento de la presado ne estis disponebla.

    Per la apero kaj dauxra teknologia pliperfektigxo de la presado tiu obstaklo estis forigita, kaj ekde la 15a jarcento oni spertas suprenantan karieron de skribo.

    3.2 Plia formaligo kaj abstraktigo de skribo

    Manskribitaj tekstoj neniam estis plene la samaj. Malgraux strebo al sameco ili diferencis inter si per literformoj, interspacoj, kaj eraroj faritaj dum la kopiado. Grafologio instruas al ni, ke en manskribado cxiam enestas multaj individuaj ecoj de la skribanta homo.

    Kvankam Gutenberg per siaj unuaj produktoj deziris imiti manskribitajn kodeksojn, baldaux presado auxtonomigxis: gxi aplikis literformojn plejeble simplajn, kiuj respondis al iu principo de ‘neceso kaj suficxo’, t.e. ili enhavis nur informojn necesajn por signi tiun fonemon, kiun ili reprezentis.

    Kaj cxar per presado la distanco inter la sendanto kaj ricevanto de la skribita mesagxo signife grandigxis – kaj space, kaj tempe – la sendanto de la mesagxo devis ecx pli formaligi kaj liniigi sian lingvajxon.

    3.3 Transiro el la dimensio tempo-auxdo en la dimension spaco-vido

    Parolata teksto havas tempan dimension, skribita teksto havas dimension spacan. El tio sekvas, ke dum auxda percepto de iu teksto oni estas kaptanta nur unu teksteron: la pli frue auxditajn koneksajn teksterojn oni devas stoki en la memoro, kaj oni tute ne povas havi imagon pri la sekvaj teksteroj, kio povus faciligi la komprenon de la momente auxdata tekstero. Evidente tio metas striktajn limojn al la komplekseco de la teksto.

    La space dimensianta skribo permesas samtempe ampleksi relative grandan kvanton da teksteroj, depende de la legrutino de la leganta homo. Tiu cirkonstanco povas en signifa grado rapidigi kaj profundigi la fluadon de informoj.

    Principe tiu cxi sxangxigxo de dimensioj devus rezulti el la apero de skribo, tamen ne okazis tiel. Manskribitaj tekstoj plejparte pretigxis por lauxta lego, do ili strukture devis sekvi la regulojn de la parolataj tekstoj; krome, rapida okula trapromeno de plena alineo aux ecx pli granda tekstoparto eblas nur kaze de optike tre unueca teksto-prezento, kiun povas certigi nur presado.

    4. Bilda komunikado

    Dum la lastaj jardekoj sxajnas esti realigxanta praa homa deziro: homo kapablas cxiam pli efike produkti, fiksi kaj disvastigi bildojn. Sekve de tio bildoj okupas cxiam pli gravan rolon en la interhoma informofluado. El la multegaj konsekvencoj de tiu evoluo estas unu grava fenomeno la sensxargxigxo de lingvo. Tion, kion oni povas prezenti bilde, oni ne bezonas priskribi lingve. Kaj tion, kion oni priskribis lingve, unue oni devis analizi, por trovi ties plej karakterizajn/gravajn trajtojn. Lingva priskribo ne povis kapti kaj peri cxiujn erojn de iu fenomeno, gxi devis sercxi kaj trovi gxian esencon. Bilda komunikado kapablas peri (preskaux) la tuton de la fenomeno, sekve gxi ne bezonas analizi por trovi la esencon.

    Lingvo kaj pensado tiamaniere perdas konstantan, cxiutagan trejnigxon. Perdas tiun intelektan trejnigxon kaj la informsendantoj, kaj la informricevantoj. Estas neimageble, ke la forfalo de tiu cxiutaga intelekta trejnigxo ne influu negative la homan kapablon pensadi.

    La konsumantojn de la bilda komunikado atingas cxiutage amasego da informoj dise en la mondo. Sekve de tio multaj en la evolulandoj ne lernas legi kaj skribi, kaj en la evoluintaj landoj post la lernejaj jaroj tre multaj homoj praktike forgesas legi kaj skribi. Dume en la kapoj akumuligxas amase amorfaj, ne prilaboritaj – ‘ne-digestitaj’ -- konsci-enhavoj, kiujn la posedanto ne kapablas trakti logike; ili nur svarmas en lia kapo kaj generas strecxitecojn internajn, kiuj povas sercxi dissolvigxon en agresemo al-ekstera.

    5. Reta komunikado

    Reta komunikado estas lingve interesa en tiu senco, ke en retleteroj kombinigxas trajtoj de la parola kaj skriba lingvouzo. Retleterojn nuntempe oni skribas – en tiu senco la lingvouzo estas skriba. (Kvankam versxajne nur post kelkaj jaroj oni povos sendi samfacile retajn vocxleterojn, kiel nuntempe skribajn.) Cxiuj aliaj trajtoj de retmesagxoj memorigas pri la cirkonstancoj de la parola lingvouzo. Retmesagxoj tuj post la naskigxo estas ekspedeblaj per la pusxo de unu klavo (sen iri al la posxtoficejo ktp), ili atingas la adresaton ene de tre kurta tempo, ili ne enkorpigxas materie (t.e. ili ne ‘objektigxas’, kiel ordinara letero) ktp. Al tiuj cirkonstancoj sxuldigxas la fakto, ke retmesagxoj enhavas multe pli da malprecizaj formuladoj, kaj ankaux lingvajn kaj ortografiajn erarojn. Tute simile al la legxera parola lingvo. Multaj vidas en tio demokratiigxon; al mi tio sxajnas plie signo de la primitivigxo de lingvouzo kaj pensado.

    En la reta komunikeblo vere nova fenomeno estas la tutgloba ampleksigxo de la efiklimoj de la komunikado. Tio trudos al la komunikanta homo plian formaligon kaj liniigon de la mesagxo, kaj lingve, kaj enhave, ja alimaniere la diversaj adresatoj ne komprenos gxin. Oni konsciu tamen, ke tiu formaligo kaj liniigo estas atingebla dumaniere. La unua maniero estas, ke la sendanto per utiligo de altgradaj logikaj, psikologiaj kaj lingvaj kompetentoj analizas sian direndon, kaj faras la formaligon kaj liniigon tiamaniere, ke el la origina direndo forfalu kiel eble plej malmulte. La dua maniero estas pli simpla: oni mesagxas nur tutglobe tuj kompreneblajn banalajxojn.

    6. Perspektivoj de la homa lingvo

    Estas evidente, ke en la estonto la proporcia rolo de la lingvo en la homa komunikado kaj en la konservado de la scioj dauxre malkreskos. Ecx pli rapidritme malkreskos la rolo de la skriba lingvo. Antaux kelkaj jardekoj ecx minimumajn sciojn, necesajn por la baza socia integrigxo, oni povis akiri nur per konsumado de skribitaj tekstoj. Nuntempe fakte oni povas akiri pli ol mezan gxeneralan klerecon sen renkonti ecx unusolan literon.

    Principe ja estas imagebla tia socio, en kiu la kapablo legi kaj skribi limigxas al malvasta intelekta elito, kiel tio okazis gxis antaux cx. 500 jaroj. Estas tamen probable, ke tia ‘forglito’ de la skribo de malantaux la lingvo rezultigus dauxran malricxigxon de la lingvo, kaj paralele kun tio la malricxigxon de la homa pensado. Vilém Flusser, germana filozofo skribas pri la lingvoevoluiga efiko de la skribo jene: “...la parolo, sendependigxinta disde la alfabeto, barbarigxas. Niaj lingvoj dum longaj jarmiloj pasadis tra la raspa kaj freza filtrilo de la alfabeto, kaj per tio ili farigxis iloj samtempe grandiozaj kaj belaj, fajnaj kaj precizaj.”

    La vortoj de la psikologo kaj filozofo Karl Popper estas eble malpli poeziaj, sed ne malpli rekonaj: “ Nia lingvo estas tute ne perfekta, sed gxi estas surprize bona. Surprize efika. [...] Veras ankaux tio, ke nia lingvo neniam estos plena, kaj ankaux nia priskribo de la mondo ne estos tia. Cxiu lingvo havas esencan malperfektecon. [...] Mi ne kredas, ke iu ajn asertus tion, ke pere de la lingvo estas kaptebla la tuto de la realajxoj. Sed mi certas ke lingvo povas trapenetri kiel ajn profundan segmenton de tiu realajxo.”

    La spontaneaj tendencoj klare kondukas al iom post ioma margxenigxo de la skribo, kaj poste al tiu de la lingvo. Laux Flusser la cxefa konkuranto de lingvo estas krom la bilda komunikado la pure koncepta ‘lingvajxo’ de komputilprogramoj. Tiuj du reliefigas po unu econ – la bilda komunikado la sentimentan; la komputada programlingvajxo la intelektan – de la homa mentaleco. Lingvo kapablas aperigi kaj inkluzivi tiujn ambaux, komplekse. Tial gxia perdo estus fatala.

    Komencigxis iu procezo, kiun eblas haltigi aux almenaux bremsi nur per konscia homa interveno. Devus okazi io simila al tio, kio okazis antaux jardekoj, kiam homaro iom post iom konsciigxis pri tio, ke la natura medio, kiun dum sia tuta historio homoj devis alfronti kiel kontrauxulon, estas praktike venkita, kaj la homaro devos en sia propra intereso ekde nun protekti gxin, anstataux ataki. Nun necesas protekti skribon kaj legon, multe pli intense, ol tio okazas nuntempe. Se oni ne faros tion, la homaro estos ne nur analfabeta, sed povos realigxi la kosxmara vizio de Flusser, laux kiu iam future en la komunikado de homoj la lingvo ludos tian -- cxarman, sxatindan, tamen margxenan -- rolon, kian en la nuna komunikado de Napolanoj ludas mangestoj.
     
     

    Resumo kaj konkludoj

    1. Ekzistas forta kontrauxeco inter unuflanke la karaktero (tipe ne-digxita) de la enhavo de la homa konscio, konstruita el ‘krudmaterialo’ alveninta tien per la kanaloj de la sensorganoj, aliflanke la karaktero (tipe digxita) de la homa lingvo.

    2. ‘Ideala’ komunikilo por la homo estus tia rimedo, kiu ebligus esprimon kaj plusendon de tiuj konsci-enhavoj sensxangxe kaj senmanke: neniu homa lingvo estas tiel ideala komunikilo.

    3. La tiusenca ‘malperfekteco’ de la lingvo trudis al la homo dis-artiki, formaligi kaj liniigi sian konsci-enhavon, por atingi lingvan komunikeblon. Dum tio homo devis distingi inter gravaj kaj malpli gravaj komponentoj de sia konsci-enhavo – kaj per tio homo alproprigis la kapablon de abstraktado.

    4. Per la apero de skribo kaj preso tiu kapablo abstrakti dauxre pliperfektigxis kaj pliprofundigxis, kaj gxi servis kiel cxefa bazo de la scienca evoluo dum la lastaj 2500 jaroj.

    5. Dum la lastaj jardekoj homoj atingis grandegajn sukcesojn sur la kampo de farado, multobligado kaj disvastigado de bildoj. Tio sxancelis la poziciojn de skriba lingvouzo.

    6. La sxrumpo de skriba lingvouzo povas rezultigi sxrumpon de la kapablo de abstrakta pensado, kaj ties konsekvencoj versxajne estus fatalaj por la homa raso. Necesas konscia homa interveno por haltigi tiun procezon.