TUTMONDIGXO – CXU SXANCO POR PACO?
Berlin, 1999. 08. 01.
Paco estas kaj estis cxiam la cxefa deziro de la homoj. Eblus dum horoj citi religiajn himnojn kaj nereligiajn artverkojn, kiuj pregxas por paco, envortigante tiun cxefan homan sopiron. Pacon ni sopiras, cxar ni scias, ke malpaco naskas perforton, kaj perforto cxiam estingas homajn vivojn. Kaj vivo cxiam estis kaj restas la plej grava, unika, neanstatauxigebla posedajxo de homo.
Malgraux tiu praa sopiro la homaro dum la forpasintaj jarmiloj praktike neniam gxuis plenan pacon. Malpaco kaj milito cxiam ekflamis tie kaj tie, kaj paralele kun la multigxo de la homaro kaj teknika perfektigxo de la mortigiloj, kontinue multigxis ankaux la viktimoj.
“Tia estas la homa naturo!” – oni povus objxeti rezignacie. Tamen, tio estas eraro. Hometologoj asertas, ke homo biologie estas inter la plej toleremaj vivuloj: gxi kapablas pli sukcese dividi vivareon kun siaj raskunuloj, ol la plej multaj aliaj vivuloj. Malpacojn kaj militojn inter homoj generas ne biologie determinitaj instinktoj, sed enradikigxintaj kulturaj stereotipajxoj. El tiu rekono sekvas, ke atingi pacon ne estas maleble, kvankam – almenaux la spertoj instruas nin pri tio – malfacilege.
La cxeftemo de tiu cxi kongreso celas sercxi respondon por la demando “Tutmondigxo -- cxu sxanco por paco?” Por riski ian respondon, estos utile iom ekzameni, kion entute ni komprenu sub la vorto “tutmondigxo”?
Tutmondigxo estas versxajne inter la plej multe diskutataj konceptoj de nia nuntempa vivo. Gxenerala konsento ekzistas maksimume nur pri tio, ke gxi estas inter la plej determinantaj faktoroj de nia nuntempo, kaj ecx pli de nia estonto.
La kauxzo de la diferencaj sintenoj al tutmondigxo kusxas cxefe en tio, ke tutmondigxo havas tre multajn facetojn. Jen nur kelkaj el ili: ekonomia (kun emfazo al la financa tereno), ekologia, psikologia, kultura, komunikada – kaj ne laste: politika. Tiuj grandaj facetoj kompreneble en si mem ne estas kompaktaj: esplorante ekzemple la ekonomian terenon, ni povas konstati, ke tutmondigxo manifestigxas malsame en la agrikultura produktado, ol, mi diru, en la produktado de auxtomobiloj. Ja en la agrikultura produktado pli intense pluvivas lokaj tradicioj, kaj gxin signife determinas ankaux geografiaj kaj klimataj cirkonstancoj, dum en la produktado de auxtomobiloj emfaze povas validigxi tutmondaj tendencoj de tekniko kaj teknologio.
Cxefe tiu multfaceta karaktero de tutmondigxo klarigas la tre diversajn sintenojn al gxi, ja por diversaj homoj tiu aux alia faceto povas sxajni pli grava, pli esenca, kaj onia rilato al tiu konkreta faceto povas difini onian opinion pri tutmondigxo entute. Plie komplikas la aferon, ke la personan rilaton al certa faceto de tutmondigxo baze determinas tio, cxu la koncerna homo vidas tiun certan faceton avantagxa por si mem aux por la socia grupo (etna, profesia ktp.) al kiu li apartenas. Influate de tiuj cirkonstancoj naskigxis tre diversaj sintenoj al tutmondigxo, kiuj arkas de senrezerva euxforia aprobo gxis spasma malamo aux timo.
Por multaj homoj – precipe tiuj, kiuj perceptas tutmondigxon cxefe kiel negativan fenomenon -- sxajnas, ke tutmondigxo estas unu el la damnaj “inventajxoj” de la lastaj jardekoj. Evidentas, ke ne estas tiel. Tutmondigxo estas esence plurjarmila seninterrompa procezo, kies ritmo kun la tempopaso kontinue akceligxis: tiu ritmo dum la lastaj jardekoj atingis vere neniam pli frue spertitan kapturnan rapidecon. La akutigxon de la rilato al tiu cxi procezo elvokis gxuste tiu rapidigxo: la nuntempaj generacioj dum sola jardeko devus digesti pli grandan dozon da konsekvencoj de tutmondigxo, ol pli frue deko da generacioj kune.
Por esplori la trajtojn de la tutmondigxa procezo ne malutilas ioma historia retrorigardo, pro du kauxzoj. Unue, cxar rigardante el la nuno pri multaj -- de cxiuj bone konataj – historiaj fenomenoj kaj eventoj evidentigxos, ke ili estis iasence “prapasxoj” de la eterna tutmondigxa procezo; kaj due pro tio, cxar la iama lanta fluo de la procezo ebligas pli profundan observadon, ol la nuntempa fulma disvolvigxo.
Sen reiri en la profundon de la pratempoj, ni devas diri, ke la komenco de la tutmondigxa procezo estis tiu momento, kiam du triboj de prahomoj unue kontaktigxis -- cxu pace, cxu milite --, kaj komencis efiki unu al la alia. Tiu efikado certe estis reciproka, sed tute certe ne estis ekvilibrita. Nome, tiu tribo, kies anoj pli lerte fajlis siajn sxtonajn ilojn, kaj dank’ al la pli efikaj iloj sukcesis provizi sin pli abunde per nutrajxoj, elradiis pli multe da efiko. La trarigardo de la historio instruas al ni, ke cxiam tiuj homgrupoj havis pli grandajn influojn al la aliaj, kiuj pli kreskigis la efikecon de la homa laboro cele al la materia bonfarto de la homo.
Tiu tendenco bone konstateblas jam en la kazo de la Romia Imperio -- la plej frua ankoraux klare videbla etapo de la tutmondigxa procezo. Gxia formigxo kaj dauxra kresko sxuldigxas al tio, ke el la sciaro, heredita de la grekoj, romianoj sukcese elminis kaj pluevoluigis tiujn elementojn, per kiuj povis plialtigxi la materia nivelo de la homa vivo. (Estas konate, ke la nete intelekta plenumo de romianoj postrestas al tiu de la grekoj; en la intelekta sfero la cxefa romiana plenumo estas juro, kiu siavice havas precipe praktikan karakteron – gxi servas la stabilecon de la socia organizigxo.)
La Romia Imperio disfalis, sed la tutmondigxa procezo prenis denovan elanon – vere, nur efemeran -- en la Karolinga Imperio. Sekvis kelkcentjara ne atraktiva, sed kontinua evoluo. Ne kreigxis nova granda imperio, sed la tiamajn Euxropajn sxtatojn en signifa grado unuecigis la komuna ideologio – la katolika eklezio –, la komuna skribsistemo kaj la latina lingvo. Gxis la 15a jarcento maturigxis la fruktoj de tiu silenta evoluo: sekvis la epoko de la geografiaj malkovroj. Per la malkovroj de Magelano kaj Vasko da Gama ne nur plivastigxis la limoj de la konata mondo, sed per la etendigxo de la sfero de monda komerco, kaj poste per la ekesto de kolonioj Euxropo ekinfluis teritoriojn multoble pli grandajn ol estis gxia propra teritorio.
Oni povas demandi, al kio sxuldas Euxropo sian relative rapidan evoluon dum la mezepokaj jarcentoj, dank’ al kiu gxi povis superi teknike aliajn monderegionojn, ekzemple Cxinion, kaj dank’ al kiu la nova etapo de la tutmondigxa procezo ekis kaj disradiis gxuste el Euxropo? Ekzistas pluraj klarigoj por tiu fenomeno, el kiu mi menciu cxi tie unu interesan teorion, kiu atribuas la rapidan evoluon de Euxropo antaux cxio al la tre ekonomia skribsistemo de Euxropanoj. Tiu cxi teorio diras, ke la ekonomia skribsistemo, kiu ebligas per du-tri dekoj da grafikaj signoj fidinde kaj relegeble eternigi ajnan tekston, ebligis relative vastrondan funkciadon de skribo. Tio siavice liberigis homojn disde la devo de permemora konservado de la tradicioj: ili povis faligi el la kapoj tradiciojn, sen perdi ilin. Laux la citita teorio tiu cirkonstanco havis ecx du favorajn konsekvencojn: unue, liberigxis tiuj intelektaj energioj, kiuj pli frue estis konstante uzataj por la konservado de tradicioj, entenantaj la jam havatajn sciojn pri la mondo, kaj tiuj energioj povis esti uzataj por kreo de novaj scioj – tio estis kvanta antauxkondicxo por la evoluo de la pensado. Due: tiamaniere homoj povis certagrade distancigxi disde siaj tradicioj, eskapi el sub ilia konstanta prema influo, kaj lancxi vidpunktojn tute novajn, sendependajn de la tradicioj, aux ecx tute kontrauxajn al ili – per tio kreigxis kvalita antauxkondicxo por la evoluo de la pensado. Je la unua auxdo eble sonas strange trovi radikon de escepte sukcesa evoluo gxuste en la aplikata skribsistemo, sed oni ne povas fornei, ke tiu teorio entenas certan logikon.
La procezo de tutmondigxo gxis la komencaj jardekoj de la dudeka jarcento disvolvigxis el Euxropo – tio estis la koloniigo. La procezon abunde akompanis sango kaj vekrioj, homaj suferoj kaj genocidoj, sed oni devas rekoni, ke samtempe ankaux la cxefaj elementoj de la Euxropa civilizacio radikigxis sur la koloniigitaj teritorioj. Dum nur kelkaj jarcentoj Euxropaj sxtatoj etendis sian potencon praktike al la tuto de la terglobo. La konkeritaj teritorioj kaj ilia logxantaro estis kruele ekspluatitaj; kelkloke la indigxena logxantaro estis plene ekstermita, kaj sur gxia loko eklogxis Euxropaj enmigrintoj, kiuj iom post iom formis tie proprajn sxtatojn: komence iel ligitajn al la Euxropa kolonia potenco, sed tiuj ligoj iom post iom tute dissxirigxis.
Unu el tiuj sxtatoj estis Usono, fondita fine de la 18a jarcento. Gxi meritas nian atenton tial, cxar dum apenaux unu jarcento kaj duono gxi trakuris vojon tiel brilan, ke gxi farigxis la plej ricxa kaj plej forta, unuvorte la plej sukcesa lando de la mondo. Jam depost 50–70 jaroj la tutmondigxa procezo disradias al la tuta terglobo el tiu lando.
Plenigus tutan bibliotekon la erudiciaj analizoj pri la Usona miraklo. Cxi tie mi mencius nur la plej esencan el la komponentoj de la sukcesego, nome la grandegan efikecon en la organizo de la homa laborado. Tiu efikeco sxuldigxas al tio, ke la kreintoj de tiu lando konscie forbalais la balastajn tradiciojn, kaj komencis konstrui sian socion kaj sxtaton ekde la grundo, kaj -- konvene al la avangarda spirito de la klerisma epoko -- cxion ili faris surbaze de la racio. Iasence temas pri la samo, kion mi menciis antauxe lige kun la ekonomia skribsistemo: distancigxo disde la tradicioj sxajne estas nepra antauxkondicxo de efika evoluo. Oni povas diri, ke tiu cxi kritika kaj racia rilato al la tradicioj estas la cxefa virto kaj samtempe cxefa malvirto de Usono. Virto: cxar tio donis al Usono kaj gxiaj logxantoj mirindan liberecon, kreis favorajn cirkonstancojn por la disvolvigxo de la kreopovo de la individuoj. Kaj malvirto: cxar gxi rezultigis certagradan senradikecon, kaj cxar sur gxia altaro oferigxis multaj elementoj de la homa solidareco – tial ekzemple malgraux sepjara klopodado de Clinton cxirkaux triono de la Usona logxantaro dauxre malhavas sanasekuron. Oni povas diri, ke en Usono kvazaux betonigxis la raciismaj konceptoj; tiuj konceptoj antaux ducent jaroj estis revolucie novaj kaj utilaj, sed intertempe multe fajnigxis kaj nuancigxis nia mondobildo, do konsekvenca aplikado de tiuj konceptoj ne nepre estas utila.
Dank’ al la efika organizado de la homa laborado Usono estis la iniciatinto kaj la cxefrolanto de cxiuj teknikaj kaj industriaj revolucioj dum la lasta jarcento kaj duono. La kariero de la plej multaj akompanantaj iloj de nia moderna vivo startis el Usono, sendepende de tio, cxu ili estis inventitaj tie aux aliloke. Ekzemple filmo, televido inventigxis ne en Usono, tamen tie ili unue farigxis parto de la cxiutaga vivo por multaj homoj. Dum la lastaj jardekoj ni spertas cxiam akceligxantan evoluon de elektroniko, kiu svenige progresigas informatikon kaj telekomunikadon, rezulte de kiuj lastaj la terglobo – kvankam momente ankoraux nur por ona malplimulto de la monda logxantaro – sxrumpis je vilagxo. Ankaux tiu evoluo startas el Usono, kaj tiu fakto havas siajn konsekvencojn.
La pozicio de Usono sur la pinto de la tutmondigxa procezo dum la lastaj jardekoj fortigxis dufoje. Unue post la dua mondmilito, kiam gxia influo etendigxis al la detruita Okcidenta Euxropo. Gxi donis al okcidenteuxropanoj monon por la forigo de la militaj vundoj, kaj recepton por la organizo de la nova vivo. La vorton recepto cxi tie mi uzas ne en pejorativa senco: Euxropo bezonis tian recepton ja gxiaj tradiciaj procedoj montrigxis maltauxgaj – tion pruvis 50 milionoj da militaj viktimoj.
Duafoje la Usona pozicio fortigxis cxirkaux la jaro 1990, kun la kolapso de komunismo kaj la disfalo de Sovetio. Per tio la mondo farigxis unupolusa, kaj momente nenio auxguras, ke en la antauxvidebla estonteco aperos alia poluso aux aliaj polusoj, kiuj povus ecx nur parte kontrauxpesi la pezon de Usono. Krom la seniterrompa progreso de la tekniko ankaux tiu cirkonstanco signife kontribuas al la akceligxo de la tutmondigxa procezo.
Ne eblas cxi tie trarigardi cxiujn facetojn de tutmondigxo, tamen ni provu, ecx se nur suprajxe, prilumi kelkajn el ili.
Teknika, teknologia faceto. Estas interese konstati, kiel facile homoj cxie en la mondo akceptas tiun faceton de tutmondigxo. Volonte oni rezignis pri tradiciaj kuracmetodoj por uzi la modernajn inventojn de farmakologio; dum relative mallonga tempo centmilionoj da homoj forjxetis (aux malpromociis al folklorajxoj) tradiciajn vestajxojn, por anstatauxigi ilin per industrie amasproduktitaj vestopecoj; plastoj farigxis nur dum kelkaj jardekoj integra parto de la cxiutaga vivo cxie en la mondo. Signifa kontrauxstaro al tiuj alportajxoj de tutmondigxo disvolvigxis nenie, versxajne pro tio, cxar tiuj novaj teknikajxoj kontribuis al la plikomfortigxo de la homa vivo, sen havi evidentajn, tuj sperteblajn negativajn flankojn. Veras, ke nuntempe vivas sian renesancon ekzemple tradiciaj kuracmetodoj, aperis societoj kiuj kontruxas plastajn ludilojn, tamen bezonas timi nek fabrikoj de medikamentoj, nek plastoproduktantoj.
Ekonomio. Ekonomio cxiam estis la cxefa motoro de la tutmondigxa procezo. Gxis antaux cx. dudek jaroj gxia cxefa tereno estis la konstanta kresko de ekstera komerco inter la sxtatoj: t. e. varojn produktitajn far laboristoj kaj kapitalistoj en unu lando oni vendis al konsumantoj en alia lando. Tiam registaroj ecx en la plej liberale regataj sxtatoj povis havi decidan influon al la ekonomiaj procezoj. Esenca sxangxo venis iam meze de la oka jardeko de nia jarcento, kiam apud solida plua kresko de ekstera komerco komencigxis vastskale io tute nova: la eksportado de kapitalo. Per tiu kapitaleksportado kreigxis enorme grandaj multnaciaj entreprenoj, kiuj iom post iom povis ne nur grandparte eviti influojn far la registaroj, sed ecx ili mem povis influi tiujn. Tion ili povis kaj povas fari cxefe dank’ al la neniam antauxe vidita koncentrigxo de ekonomia forto en ili; ne temas nur pri tio, ke tiamaniere tiuj grandegaj produktaj unuoj restas sen socia kontrolo, sed ankaux pri tio, ke tiu koncentrigxo fakte jam minacas ankaux la bazan principon de la merkata ekonomio – la liberan konkuron.
Nova etapo de tiu procezo malfermigxis en la lasta jardeko, kiam post la falo de komunismo merkatismo-kapitalismo restis esence la sola funkcianta ekonomia sistemo en la mondo: momente gxi ankoraux ne aperas cxie kun unueca fizionomio (ekzemple en la Cxina Popolrespubliko gxi kombinigxas kun komunisma politika sistemo), sed gxia esenco cxie estas la sama. Oni povas antauxvidi gxian baldauxan plenan homogenigxon, precipe pro la libera kaj rapida movigxo de la kapitalo. Dum la lasta jardeko oni povas konstati, ke la falo de komunismo sekvigis malavantagxajn sxangxojn en la karaktero de kapitalismo: sxrumpis en gxi la solidarecaj elementoj.
Merkatismo certe estas la plej efike funkcianta ekonomia sistemo, kiam temas pri produktado de varoj aux organizado de servoj gxenerale. Tamen lastatempe oni spertas, ke gxi aperas ankaux en tiaj sferoj, en kiuj gxia longperspektiva efikeco estas dubinda: en instruado, en kulturo, en sanitara servado.
Ekologio. Ekologiaj damagxoj ne konas landlimojn, tial estas evidente, ke ekologio estas tiu tereno, sur kiu plua disvolvigxo de tutmondigxo estas rekte dezirinda, ja nur kun tre konscia kaj tutglobe unueca agado eblos eviti ekologian katastrofon. Tamen pri la kielo de tiu agado ne estas gxenerala konsento: la interesoj de evoluintaj landoj kaj tiuj de evolulandoj estas kontrauxaj.
Kulturo. Tute specifa faceto de tutmondigxo estas kulturo kaj produktado de kulturaj varoj, sed kompreneble tio estas en senpera ligo kun la teknika kaj ekonomia aspektoj, malgraux tio, ke multaj volonte apartigus kulturon disde la aliaj facetoj. Temas pri tio, ke homoj laux sia intenco plej jxaluze gardas la propran kulturon, tamen paradokse facile povas perdi gxin. Parolante pri kulturo lige kun tutmondigxo maleblas preteri la lingvan aspekton. La angla lingvo en la internacia vivo jam nun havas nesxanceleblan pozicion, kaj ne estas maleble, ke post nur unu-du jardekoj gxi komencos endangxerigi la poziciojn de la naciaj lingvoj ankaux en la enlanda uzado, ekzemple en la supera instruado.
Nun ni provu observi tion, kion ni komprenas sub la koncepto ”tutmondigxo”, kaj kia efektive estas la procezo kiu nuntempe okazas en la mondo. La koncepto tutmondigxo en si mem signifas tion, ke la elementoj de la monda ekonomio cxiam pli interdependas, inkluzive ankaux la produktadon kaj distribuadon de kulturaj varoj. La pura koncepto de tutmondigxo supozigus reciprokan interdependecon. Male al tio ni spertas procezon, en kiu cxiam pli grandan parton de la monda ekonomia produktaro (inkluzive ankaux la kulturan produktadon) posedas kaj kontrolas ekonomiaj societoj registritaj en dudeko da plej evoluintaj landoj, cxefe en Usono. La neuxtrala vorto ”tutmondigxo” vualas, kasxas la esencon de tiu cxi procezo, fakte estus pli adekvate nomi gxin ”tutmonda dominado” far tiu dudeko da evoluintaj landoj. Kiel pli frue jam temis pri tio, tutmondigxa procezo neniam signifis reciprokan influadon kaj dependecon: cxiam la pli evoluintaj landoj estis tiuj kiuj cxefe influis, kaj la malpli evoluintaj tiuj, kiuj cxefe dependis. Tamen tiam, kiam la procezo havis ritmon nur iom-post-ioman, tiu malegaleco plej ofte restis sub la tolersojlo de la homoj.
Tiu tutmonda dominado far Usono aparte okulfrape manifestigxas sur la kampo de la produktado kaj distribuado de kulturaj varoj. Sur tiu kampo suferas pro la Usona dominado ne nur evolulandoj, sed ankaux la evoluintaj landoj de Okcidenta Euxropo. Inter la filmoj, projekciataj nuntempe en tiu cxi mondoparto 70%-ojn reprezentas usonaj filmoj; statistiko pri la nombro de spektantoj probable montrus ecx pli altan valoron. La dominado far usonaj filmoj dum la sekvaj jaroj kredeble plu kreskos pro la atendebla teknika progreso de televidado. Per tiuj filmoj estas atingotaj ankaux la analfabetaj amasoj en evolulandoj, kiuj sumas cx. du trionojn de la tutmonda logxantaro. Entenas apartan problemon kaj dangxeron la fakto, ke tiuj filmoj reklamas usonajn viv- kaj konsummodelojn. Tamen, oni scias, ke la terglobo kun usona konsumnivelo kapablas vivteni ne pli ol du miliardojn da homoj, dum logxas la mondon ses miliardoj. Se la popoloj de evolulandoj metos antaux sin kiel celon la usonan konsummodelon, tio nepre kondukos al ekologia katastrofo; aliflanke la evidenta malsukceso atingi tiun celon kauxzos al ili profundan frustracion, kiu siavice povos naski psikologiajn kaj politikajn reagojn malfacile prognozeblajn. Kompare al tiu problemo estas fakte margxena la fakto, ke la tipaj filmoj peras la Usonan valoraron en signife simpligita kaj diluita formo, kaj per tio ili amase kaj efike detruas la artan guston de la homoj cxie.
La dominado far la evoluintaj landoj lastatempe etendigxis ankaux al la politika, ecx al la milita sfero. Tion ekzempligas la lasta Jugoslavia milito, en kiu dek naux membroj-sxtatoj de NATO elegante deklaris sin ”internacia komunumo”, kaj komencis militon kontraux Jugoslavio. El nia vidpunkto la esenco kusxas ne en tio, cxu la regximo de Milosxevicx kulpis aux ne, sed en tio, ke tiu milito margxenigis internacian juron kaj la universalan organizon UN. La milito donis formalan konfirmon al la dominanta pozicio de la koncerna sxtatogrupo, pozicio fakte ekzistanta jam depost la disfalo de Sovetio. Oni diras, ke tiu milito ekde nun cxie en la mondo bremsos sxtatan perforton kontraux la propraj civitanoj. Sed tio versxajne veros nur pri tiaj sxtataj perfortoj, kiujn oni jugxos punindaj en Vasxingtono kaj Bruselo. Tamen oni konsciu, ke la cirkonstancoj de la Jugoslavia milito – la ignorado de la valida internacia jura ordo -- estas nur unu okulfrapa simptomo, kaj ne la esenca dangxero de tiu specifa tutmondigxa procezo, kiun mi nomis tutmonda dominado.
Por pli bone orientigxi pri la fenomeno, indas iom ekzameni, kiuj profitas kaj kiuj malprofitas per la nuna formo de tutmondigxado, t.e. tutmonda dominado far dudeko da evoluintaj landoj, realigxanta per la vasta kapitaleksportado.
Estas evidente, ke la profitantojn ni devas sercxi unuavice en la evoluintaj lando. Tiuj profitantoj estas la posedantoj kaj direktantoj de la ekonomiaj societoj, kiuj efektivigas la kapitaleksportadon kaj la translokigon de la produktado al aliaj landoj. Por ili la gajno estas triobla. Unue: en la nova loko laborforto estas signife malpli kosta, interalie pro la malpli alta nivelo de la vivkostoj kaj pro la malpli alta nivelo de sociala prizorgado. Due: la auxtoritatoj en tiuj landoj gxenerale dorlotas investantojn per impostaj faciligoj. Trie: konservante siajn pli fruajn merkatojn la kapitaleksportantaj ekonomiaj societoj ekhavas novajn merkatojn. Kaj tiam ni ne parolis ankoraux pri tio, ke per la dislokigo de sia produktado ili sendependigxas de la registaroj, kaj praktike ili plene elglitas el sub la socia kontrolado, farigxas preskaux nevundeblaj. Cxio tio rezultigas abruptan kreskon de la enspezoj por la posedantoj de tiuj ekonomiaj societoj, kaj por iliaj privilegiitaj direktantoj.
Profitantoj tamen trovigxas nur en la kapitaleksportantaj evoluintaj landoj, sed ankaux en la akceptantaj landoj de tiu eksporto: tipe en triamondaj aux ekskomunistaj landoj. Ili estas unuavice tiuj membroj de la lokaj faka, ekonomia kaj polika elitoj, kiuj iamaniere partoprenas en la loka organizado de la produktado. Ne eblas fornei, ke inter la profitantoj estas ankaux tiuj laboristoj de la kapitalakceptantaj landoj, kiuj gajnas dungigxon en la nove kreitaj produktejoj: pro tio, cxar ili entute ekhavas laboron, kaj eble ecx ricevas iomete pli altan salajron, ol siaj kamaradoj kutime ricevas en tiu lando. Profitas komence krome ankaux la kapitalakceptanta sxtato: malgraux la impostfaciligoj tamen iomete kreskas gxiaj impostenspezoj, kaj pro la malpliigxo de la senlaboreco moderigxas la socialaj elspezoj. Problemoj komencas ekesti, kiam post certa tempo tiuj entreprenoj komencas elporti sian – pro la favoraj cirkonstancoj ne neglektindan – profiton el la koncerna lando. Tion malfacile eltenas la ankaux cetere ne ekvilibra ekstera mona bilanco de tiuj landoj: gxenerale ili provas fliki la truon per kombino de pruntoj kaj allogado de pliaj investantoj.
Malprofitantoj en la evoluintaj landoj estas antaux cxio tiuj laboristoj, kiuj rezulte de la translokigado de la produktado perdas sian laboron. La kapitaleksportado trudas al ili tian negativan salajrokonkuron, en kiu ili povas nur perdi. Tio iom memorigas pri la situacio de antaux tridek jaroj, kiam en okcidenteuxropaj landoj la unuan fojon aperis gastlaboristoj. Tamen, tiam en Okcidenta Euxropo estis vigla ekonomia progreso, dum pri la nuntempa situacio tio ne estas direbla. Krome, la salajrokonkuro, kiun trudis ekzemple turka laboristo vivanta kaj laboranta en Germanio, inter la cirkonstancoj de la germana preznivelo, estis milda ludo kompare al tio, kiun trudas al siaj germanaj kamaradoj ekzemple hungara laboristo – cetere averagxe pli alte instruita ol la iama turka gastlaboristo – vivanta en Hungario, kaj laboranta en produktejo de Hungarlanda germana firmao. Por malpli ol 1000 markoj monate li pretas oferi sian sangon kaj vivon por siaj mastroj.
Sed malprofitas ankaux la registaroj de la evoluintaj landoj. Pro la forportita produktado sxrumpas la impostaj enspezoj, dum paralele kreskas senlaboreco, kio generas sxtatajn elspezojn. Sed el kio? Eliri el la kaptilo ne eblas alimaniere, ol per sxparado pri socialaj elspezoj, pri malaltigo de la nivelo de la socia provizado, kaj de la vivnivelo gxenerale.
Malprofitantoj trovigxas kompreneble ankaux en tiuj landoj, kiuj akceptas la kapitalimporton. Pro la abrupta malfermo de la naciaj ekonomioj tie povas detruigxi tutaj tradiciaj industriaj brancxoj, kaj tio povas likvidi pli da laborlokoj, ol kiom da novaj produktas la kapitalimporto. La abrupta apero de tute novaj produktokulturoj – krom la dum pli longa tempo disvolvigxanta evoluiga efiko – povas kauxzi psikan sxokon kun ties negativaj sociaj konsekvencoj. Multan detruon sekvigas ankaux tiu formo de la kultura tutmondigxo, kiu enkorpigxas cxefe en la enpentro de aro da senpretendaj sapoperoj, kaj en tiu de filmoj, disradiantaj agresivecon. Ili sukcesas pli efike stupidigi samtempe centmilionojn, miliardojn da homoj, ol la plej obskuraj diktaturoj de la homa historio. Por ne paroli pri tiu aspekto, ke la senpretenda bildofluo sukcese malricxigas la lingvan kulturon, margxenigas la skriban kulturon, kiuj du kune estis la bazo de tio, ke la homo farigxis tiel granda, kia gxi estas.
Iasence per la nuna formo de tutmondigxo dum pli longa periodo perdos la plimulto de la homoj. Simple pro tio, cxar dum la lastaj jaroj cxie en la mondo oni dauxre revizias la sociajn kontraktojn, antaux cxio tion, kiel dividi la aldonitan valoron de la produktado inter la laboro kaj la kapitalo. Kaj estas evidente, ke la revizio okazas favore al la kapitalo. Post certa tempo salajroj kaj sociala prizorgado tendencos al monda unuecigxo sur nivelo kiu estos cxirkaux la averagxo de la nuna svisa, kaj mi diru Bangladesxa nivelo. Per tio svisoj evidente perdos, sed bangladesxanoj sxajne gajnos. Fakte perspektive perdos ankaux tiuj lastaj, ja ili certe neniam atingos la nunan nivelon, kiun iam ja principe ili povus atingi.
Revene al la demando, formulita en la kongresa cxeftemo – ”Tutmondigxo - cxu sxanco por paco?” – la respondo ne povas esti unusenca. La supre vicigitaj negativajxoj multajn en la mondo – kaj ne nur gxisostajn naciistojn -- influas respondi nee. Multaj vidas en tutmondigxo diablan inventajxon, ekstremistoj siaflanke manipulon de la internacia judaro, framasonaro, aux ecx kameleonan reaperon de komunismo.
Tamen rifuzi gxin tutan estus neeble, kaj ecx se tio eblus, estus malprudente. Se la homa intelekto sukcesis krei tiun ilaron transportan kaj telekomunikan, per kiuj traarkante milojn da kilometroj povas kreigxi intensa kunlaborado inter la homgrupoj kaj individuoj de nia sesmiliarda raso, estus stulte ne uzi gxin.
Nia respondo povas esti jeso al tutmondigxo, sed emfaza neo al la tutmonda dominado far dudeko da landoj, kaj aparte forta neo al la dominado far unu el tiu dudeko. Usonanoj certe amas sian landon, estas kontentaj kaj fieraj pri gxi – mi ne nur komprenas tion, sed ecx diras, ke ili havas multegajn kauxzojn por fieri. Sed ili devas kompreni, ke la ceterajn 5 miliardojn kaj 700 milionojn da homoj felicxigos ne tio, se cxie sur la terglobo elkreskos aro da kopioj de Usono.
Mi kredas, ke subteno de la vera tutmondigxo ne nur ne ekskludas, sed ecx neprigas kontrauxstaron al tiaj fenomenoj, kiuj servas fakte nur la tutmondan dominadon fare de kelkaj grandaj kaj influaj grupoj ekonomiaj. Tia kontrauxstaro povas kauxzi konfliktojn kun la interesoj – ofte ankaux sxtate apogataj – de tiuj ekonomiaj grupoj. Tamen la celo – la kreo de egaleca, demokratia tutmondigxo, bazigxanta sur reciproka interefiko de la partoprenantoj – indas por alfronti tiujn konfliktojn.
Vera tutmondigxo certe donos sxancon por paco, ja en gxi cxiuj rajte fartos kiel profitantoj. Tiam povos validigxi nia biologie determinita pacema naturo. Male, tutmonda dominado fare de la malvasta ekonomia elito de apenaux kvinono de la monda logxantaro vekos en la ceteraj kvin miliardoj senton de venkiteco, kaj tio elvokas ne tipe pacajn refleksojn.
Por eviti malpacon necesas, ke la evoluintaj landoj montru profundan sinmoderigon en la plua fluo de la tutmondigxa procezo. Necesas, ke ili superu sian senliman euxforion pro la kolapso de la cxefa rivalo antaux dek jaroj. Necesas, ke ili memoru tion, ke baza briko de cxiu kulturo estas sinlimigo.
Ni, esperantistoj estas fruaj apostoloj de egaleca tutmondigxo, nutranta sin el la procezo de reciproka interefikado de kulturoj. Ni estas optimismaj ankaux nun, kiam la auxgurajxoj por la atingo de tia tutmondigxo ne estas aparte esperigaj. Solvas ”homa cerb’ problemon, kiu ankoraux ne sentigis premon” -- jubilis William Auld pri la homa kapablo en sia epokfara La infana raso antaux 43 jaroj. Nun la problemo jam sentigas premon, kaj la ”homa cerb’” certe gxin solvos – sed nur tiam, se ni cxiuj partoprenos en la solvado.