LINGVO, SKRIBO, LITERATURO
Vilmos Benczik
Lingvo
Publiko kaj fakuloj gxenerale konsentas pri tio, ke lingvo estas versxajne la plej signifa kaj unika intelekta produkto de la homa raso, kiu produkto siavice estis nepra antauxkondicxo de cxiuj aliaj homaj produktoj, cxu materiaj, cxu spiritaj. Ne estas mirinde do, ke tiu vere majesta plenumajxo delonge obsedas nian narciseman rason: amasas la hipotezoj kaj pli-malpli fundamentitaj teorioj pri la kreado de la lingvo, pri la rilato inter homo kaj lingvo, kaj pri la detaloj de la funkciado de tiu fajna mekanismo. La multe kritikita kaj versxajne ekstreme troiga teorio de Whorf asertas, ke la gramatika strukturo de la gepatra lingvo difinas la mondbildon de la individuo (1): li diras ekzemple, ke la hopiaj indianoj malhavas historian percepton pro tio, ke en ilia lingvo forestas tempokategorioj. La klarigo por tiu fenomeno versxajne devus esti inversa: la hopia lingvo malhavas tempokategoriojn, cxar la materia kaj socia evolugrado de gxiaj parolantoj ne neprigis la kreon de tiaj kategorioj. Malgraux la facila refuto de la Whorfa tezo ni sentas, ke kusxas en gxi ankaux certa dozo da vero: infano per la alproprigo de la gepatra lingvo alproprigas ankaux iun specifan segmentadmanieron de la realo, kaj tiu maniero certagrade efektive influas tion, kiel li perceptas la mondon.
Por la homaro la komencoj de la lingvokrea procezo dronas en la nefacile trapenetrebla nebulo de la antauxhistoriaj tempoj: tiu cirkonstanco fakte malebligas fundan ekzamenadon de tiu procezo, eblas aliri gxin nur teorie, kaj tiaj aliroj cxiam entenas la dangxeron de spekulacioj, foje-foje pli fantaziaj ol seriozaj. Estas tiel ne nur koncerne la homan lingvon mem, sed ja malmultas serioze studeblaj fidindaj materialoj ankaux pri la plej fruaj tempoj de la opaj etnaj lingvoj.
Esperantistoj estas tiurilate en unike privilegia situacio: ili plej detale povas studi la cirkonstancojn de la naskigxo kaj evolua disvolvigxo de sia lingvo. Dum la centdekjara historio de la Internacia Lingvo kvazaux en dramece densigxinta formo ripetigxis antaux iliaj okuloj la kutime jarmilojn traarkanta kaj tial por la individuo malpli facile perceptebla miraklo de la kreigxo de homa lingvo. Tiu senprecedenca travivajxo certe estas inter la motivoj de tio, ke esperantistoj ecx pli ol aliaj homoj havas profundajn emociajn sentojn al sia lingvo. Tia arda emocia sinteno povis naski la penson, ke lingvo mem estas arto, ne nur materialo de la perlingva arto, la literaturo. (2) Ankaux la tute evidenta cirkonstanco ne malpliigas la tute specialan rolon de lingvo en la pensaro de esperantistoj, ke Esperanto naskigxis ne el vaka nenio, sed el tiu fekunda grundo, kiun prezentis la alte evoluinta homa lingvaro fine de la 19a jarcento.
Jes ja, fakte, kiom agxas homa lingvo? Critchley skribas en sia resuma studo (3), ke la plej multaj hipotezoj supozas vidi nerektajn pruvojn pri la ekzisto de la homa lingvo en la tempoj inter 25000–10000 jaroj a. K., sed laux iuj teorioj la homo povis disponi pri parolkapablo jam antaux 100000 eventuale ecx 500000 jaroj.
Sed krom la agxo de la homa lingvo levigxas ankaux pluraj interesaj demandoj pri gxi. La unua certe estas tio, kial gxi entute naskigxis? Oni versxajne ne multe eraras asertante, ke lingvon naskis antaux cxio la komunuma vivmaniero de la homoj, kiu vivmaniero neprigis komunikadon ianivelan. Kaj kompreneble funde de tiu vivmaniero devis ekzisti la kapablo uzi kaj ecx prepari ilojn, kiel ankaux iu primara formo de specialigxo en la vivtenaj aktivadoj (ekz. inter viroj kaj virinoj).
Pli interesa demando estas, kial homoj elektis akustikan formon por sia komunikado, ja la akustika dimensio certe neniam havis distingitan rolon en la perceptado fare de la homo. (La prioritata sensorgano de homo cxiam estis la okuloj: niaj kontaktoj kun la ekstera mondo grandparte — laux iuj 70-85 procentoj — efektivigxas vide, auxdado havas la pezon de 5-15 procentoj, kaj la ceteraj tri sensoj — flarado, gustumado kaj tusxado — dividas inter si la restantajn procentojn.
La ideala formo de komunikado estus tio, se homo kapablus sendi informe la sensitajn sensacojn al siaj kunuloj kvazaux “analoge”: ekz. kiam li volus averti sian kunulon pri tigro, tiam li plusendus al li la bildon (eventuale ecx odoron ktp.) de la tigro. Sed estas evidente, ke tion fari frutempa homo neniel kapablis. (Nuntempe estas celanta tiaspecan transporton de informoj la tn. virtuala realeco.)
Se la ideala formo de komunikado ne estis atingebla, la homo do elektis iun alian, se ne idealan, almenaux tauxgan formon. Laux la sensorgana dotiteco de la homo oni atendus, ke la elektita formo ligigxos al la vidado, sed ne okazis tiel. Pli funde pripensante la aferon ni venas al la konkludo, ke la elekto de la akustika dimensio estis vere trafa. La produktado de vocxo cxe la mamuloj estas duagrada funkcio: produkti vocxon cxiam eblas, tio gxenas neniun alian agadon (krom iomete la mangxadon), dum vocxado la manoj restas liberaj por alia agado, kaj krome vocxsignoj estas uzeblaj ankaux nokte, kaj tute sendepende de la tereno. (4) La ne ideala, sed praktike tre tauxga elekto estis uverturo de longega sed seninterrompa evoluo, kies nuna stadio estas ne nur la spirhaltige esprimpova homa lingvaro, sed ankaux la pensokapablo de la homo.
Tiu evoluo certe startis kun neartikitaj krioj, per kiuj probable eblis kodi nur kelkajn dekojn da mesagxoj. La neartikitaj vocxajxoj diferencis inter si per tono, melodio ktp., cxiukaze la vocxajxoj estis kompaktaj, nediskretaj. Tamen, tiel kiel plimultigxis la mesagxendajxoj, iom post iom elcxerpigxis la variigeblaj intonaciaj elementoj, kaj la homo devis komenci artiki sian vocxajxon. Tiu artikado komence certe estis tre malfajna, kaj gxi komencis fajnigxi nur paralele kun la ampleksigxo de la komunikadaj bezonoj. La procezo kompreneble estis tre malrapida, ja gxi starigis malfacilajn postulojn por la artikulaciaj organoj. Fakuloj opinias, ke en la pralingvo abundis vokaloj, guturaloj kaj uvulaj sonoj, kaj plej probable tute mankis senvocxaj konsonantoj. Versxajnas ankaux tio, ke la komence uzataj vortoj estis unusilabaj, ja la dusilabaj kombinajxoj postulas de la artikulaciaj organoj almenaux duoble pli komplikan laboron.
Sed la akustika signaro, ekuzita de la homo, kiel jam dirite, ne estis perfekta. (5) Ne eblis per gxi kapti kaj peri cxiujn opajn fenomenojn de la senfine varia realo. Tiu malperfekteco trudis al la homo la bezonon distingi inter la esencaj, substancaj kaj malpli gravaj trajtoj de la opaj fenomenoj, kaj tiamaniere krei kategoriojn: fakte primarajn abstraktajxojn. Estis ja facile vidi, ke sango estas rugxa, lakto estas blanka; sed abstrakti la rugxecon de la sango el la kompleksa perceptajxo, kaj retrovi tiun saman econ en la rugxa frambo, kaj malgraux la sennombre multaj diferencaj trajtoj de sango kaj frambo krei la koncepton de rugxo — tio estas jam tute nova nivelo: la pensado. (6) Estas notinde do, ke gxuste la malperfekteco de la komunikilo donis al la homo grandan pusxon en sia intelekta evoluo. (7) Cetere la malperfekteco de la lingvo (manko de unusola perfekta lingva rimedo por cxiu opa esprimendajxo) donas bazon por stilo, t.e. individua elekteblo el inter diversaj — laux adekvateco diferencaj, sed neniam perfektaj — lingvaj rimedoj.
Necesas atenti cxi tie almenaux unu plian aspekton. Nome tiun diferencon, ecx kontrauxecon, kiu ekzistas inter la karaktero de la homa pensado kaj tiu de la lingvo. Nome la origina — sensace bazita — pensado estas malregule cirkula, dum la parola lingvo tempe linia. La parole komunikanta homo do devas iom “kombi” siajn individue malregulajn pensozigzagojn, t.e. liniigi ilin, por povi ilin kodi per la tempe linia lingvo, kaj tiel fari ilin kompreneblaj al la adresato. Tiamaniere la pensoj certe multe perdas el sia originala formo, individua unikeco, oni povas diri, ke ili certagrade uniformigxas, sed tio estas la kosto de interkomprenigxo. Inter du diversmaniere malregulaj pensomekanismoj — tiu de la adresanto kaj tiu de la adresato — nur rekta linio povas esti la plej malgranda komuna denominatoro.
Primara parollingveco
Nuntempe, kiam lingvo aperas por ni cxiutage en du alternativaj formoj, t.e. parola lingvo kaj skriba lingvo, nur malfacile ni povas imagi, kia povis esti frua lingvo, malhavanta skribon. Walter J. Ong en 1971 kreis la konceptojn primara parollingveco (‘primary orality’) kaj sekundara parollingveco (‘secundary orality’), nomante primara la parollingvecon antaux la apero de la skribo, kaj sekundara tiun parollingvecon, kiun ni alfrontas dum la lasta jarcento dank’ al la disvastigxo de radiofonio, magnetofono, televido.
Cxar pri la lingvostato de la primara parollingveco ni malhavas rektajn pruvojn, ni povas iom konturi gxin nur per teoriaj metodoj. Oni povas diri ekzemple sen riski eraron, ke en gxi lingvo havis pure akustikan karakteron. Tio versxajnigas, ke la lingvouzanta homo tiam pli vaste utiligis la disponeblan akustikan rimedaron (tono, sonalto, melodio), ol nuntempe. La primara parollingveco probable estis kanteca, (8) akustike pli ricxe modulita, ol la nuntempa parolo. Certe la tiamaj tekstoj havis iatipan akustikan organizitecon, kiu similis al niaj nunaj konceptoj pri verso. (Ekzemple en la araba kulturo, pro historiaj kauxzoj malmulte tusxita de skribo, longe floris la tekstoformo de makamo — rimita prozo.)
En la primara parollingveco ankaux vortoj havas alian rolon. Mankas al ili vortare difinitaj, precizaj signifoj, kaj ne povas sedimentigxi sur ili tiaj historiaj signifotavoloj, kiel post la invento de la skribo. La signifon de la vortoj konturas intonacio, mimiko, gestoj, kaj kompreneble cxiam la konkreta situacio, en kiu ili estas prononcataj. (9) En la primara parollingveco ludas multe pli gravan rolon ol nuntempe la eksterligvaj rimedoj de komunikado, kaj el la lingvaj elementoj la tn. supersegmentaj rimedoj, kiel tono, sonalto, melodio. Rajte ni supozas, ke la vortoj havis multe pli vastan signifoareon, ol nuntempe, kaj la vortsignifon konkretigis antaux cxio mem la situacio, la emocia enhavo injektita en la vorton, kaj kompreneble vasta aro de supersegmentaj kaj eksterlingvaj elementoj.
La lingvouzo de la primara parollingveco montras karakterizajn specifajxojn ankaux sur la nivelo de frazoj kaj teksto. Ong jene skribas pri tio: “En primare parollingvaj kulturoj oni solvas la problemon de konservado kaj revoko de pensoj nur tiam, se oni pensas en skemoj, kiuj facile transformigxas en parolon. La pensoj devas aperi en emfaze ritmitaj, ekvilibritaj formoj, en ripetoj aux kontrauxecoj, en aliteracioj aux asonancoj, en ofte ripetigxantaj epitetaj sintagmoj kaj aliaj formuloj, kiujn cxiam oni auxdas nove kaj denove, kaj tial cxiam facile oni revokas ilin. [...] En parollingvaj kulturoj[...] la substancon de pensado difinas la fiksigxintaj esprimoj.” (10)
Do en la primara parollingveco estas diferenca ankaux la pensado, naskanta la parolon: tiu pensado havas antaux cxio operacian karakteron, gxi ne aplikas gxeneraligajn silogismojn, ne perceptas logikan identecon aux kontrauxdiron, kaj plej ofte ligigxas al fizikaj agoj. La formuleca stilo, karakterizanta la parollingvecon reprezentis ne nur certajn lingvajn kaj metrikajn kutimojn, sed ankaux certan pensomanieron kaj spiritan staton. (11)
La primaran parollingvecon do karakterizis lingvostato funde diferencanta disde la nuntempa homa lingvo. Cxe la apero de la literskriba sistemo la skribanta homo provis kapti kaj fiksi helpe de manpleno da grafemoj tiun cxi specifan lingvon, kiu forte ligigxis al situacioj, kiu malavare, kvazaux dibocxe utiligis muzikajn elementojn, kaj kiu donis dominantan rolon al supersegmentaj kaj eksterlingvaj rimedoj.
Skribo
Parolante pri skribo, cxi tie cxiam ni komprenos literskribon. La aliaj skribsistemoj ja apenaux rilatas la lingvon mem, ili plejparte nur traarkas gxin, kreante senperan kontakton inter konceptoj kaj skribo. Vera skribo — el la vidpunkto de la lingvo — aperis ecx ne tiam, kiam meze de la dua jarmilo a. K. fenicianoj kreis sian literskribon, sed nur kiam cx. la oka jarcento a. K. grekoj kompletigis gxin per vokaloj. Nur tiam nome skribo farigxis vere preciza ilo por la fiksado de lingvo. (La vorton preciza cxi tie oni komprenu en lingva, kaj ne en akustika senco: la sxparema literskribo kreis apartajn grafikajn signojn nur por tiuj parolsonoj, kiuj posedas sencdistingan rolon — ilin oni nomas fonemoj. Tiamaniere la nombro de necesaj grafikaj signoj povis proksimume kvinonigxi.)
La literskribo en sia nuna formo estas sistemo efike funkcianta kaj ekonomia: helpe de kelkaj dekoj da grafikaj signoj ni povas fiksi ajnan tekston. Al tio sxuldigxas, ke gxi servas grandan parton de la homaro jam depost preskaux tri jarmiloj. (12)
Estas kurioze, kiom fortan kontrauxstaron trovis skribo ecx cxe grandaj scienculoj, kvankam scienco entute ne povus ekzisti sen skribo. Platono diras jene en Phaidros: “Naivegas tiu kiu kredas, ke li povas postlasi sian arton en skriba formo; kaj ne malpli tiu kiu esperas akiri surbaze de skribo klaran kaj solidan scion; kaj naivegas ankaux tiu kiu atribuas al la skribo plian signifon ol tion, ke gxi memorigu nin pri io, kion ni jam sciis sen la skribo.” Humboldt opinias simile, kiam li diras, ke skribo kapablas konservi la lingvon nur malperfekte, mumiece.
La supraj malsxataj vortoj pri skribo ne estas tute senfundaj, ja la ekonomieco de la literskribo havis sian prezon. (13) Skribo ecx parte ne kapablas fiksi la eksterlingvajn elementojn de parolo: mimikon, gestojn ktp. Tio estas grava manko, cxar ties proporcia pezo en la komunikada procezo foje povas atingi ecx 60-70 procentojn.
Nur fragmentece kaj pale kapablas fiksi skribo la supersegmentajn elementojn (tonon, sonalton, precizan dauxron kaj intensecon de sonoj ktp.) de parolo. Cxar tiuj elementoj gravas ecx pli ol eksterlingvaj, tial la skribanta homo dauxre strebis iom tamen kapti el ili. Sur tiu kampo la lastaj tri jarmiloj kaj duono alportis certajn, tamen ne esencajn rezultojn.
Skribo plej sukcese kaptas kaj fiksas la segmentajn elementojn de la parolo — la vortojn. Tiu cirkonstanco instigis la skribantan homon esprimi per segmentaj elementoj ankaux tiujn signifojn de sia teksto, kiuj en parolo ordinare esprimigxis per eksterlingvaj kaj supersegmentaj rimedoj.
Influo de la skribo sur la lingvo
Skribo influis lingvon en cxiuj niveloj: en tiu de akustiko, morfemoj, vortoj, sintagmoj, frazoj kaj — rezulte de la influo de skribo al la pensado — ankaux sur la nivelo de teksto. La fonto de tiu influo antaux cxio estis la supre aludita malperfekteco de la skribo; krome ankaux la liberigo de la memoro, kaj la novaj komunikadaj situacioj, kreitaj dank’ al la skribo.
Por ke tiu influo efiku, necesis, ke skribo suficxe disvastigxu, kaj havu auxtoritaton inter la lingvouzantoj. Skribo sxuldas sian auxtoritaton cxefe al tio, ke prestigxaj institucioj (sxtata administrado, eklezioj, scienco) vaste aplikis gxin. Tamen certe venis en konsideron ankaux tio, ke la homo rekonis: skribe li kapablas efektivigi pli altgradan lingvan plenumon ol parole, kaj tial li komencis strebi por alsimiligi sian parolon al la skribo. Tiu strebado elvokis la malaprobon de multaj, precipe lingvistoj, sed ankaux la filozofo Spengler en la dua volumo Der Untergang de Abedlandes (1922) grumblas jene: “... la antikvan prozon oni kreis rekte por la oreloj. Oni lauxtlegis tiujn verkojn, kvazaux oni parolus; kontraste al tio cxiuj ni parolas, kvazaux ni legus niajn vortojn el libro.” La alsimiligxo de parolo al skribo ofte elvokas riprocxojn ankaux el pedagogiaj rondoj.
La malperfekteco de skribo influis pleje — malricxige — la akustikan dimension de lingvo. La skribe nefiksebla varia akustika moduliteco iom post iom malaperis ankaux el la parolo. (14) Rezulte de tio klare apartigxas unu disde la alia kanto kaj parolo, kaj kreigxis kiel transira formo inter ili verso, konservanta certan gradon de akustika organiziteco. (Notindas, ke versa epiko pli longe vivis en tiuj kulturoj, en kiuj skribo farigxis nur malfrue ero de la cxiutaga vivo por la plimulto de la logxantoj.)
Sur akustika nivelo interesa influo de skribo sur lingvo estas la fenomeno de literprononcado. Gxi aperas precipe en tiaj lingvoj, kies ortografio aplikas pli-malpli fonetikan principon (fakte plej ofte iun miksigxon de fonetikaj kaj morfologiaj principoj). La hungara lingvo estas tia: kaj dum la lasta jarcento la hungara prononco plej signife modifigxis gxuste pro literprononcado, kiun la lingvokulturo kondamnas, sed senrezulte; tio, kio antaux kelkaj jardekoj kalkuligxis prononcpeko, nuntempe estas normo. La sama procezo povas okazi tamen ankaux en lingvoj kun tradicia ortografio. (15)
Probable konsiderindan — kvankam ne cxefan — rolon havas skribo en la spertebla rapidigxo de parolo. (16) Versxajne temas pri tio, ke la signife pli rapida muta legado alkutimigis la lingvouzanton al la pli rapida tekstoaperceptado. Tio siavice plirapidigas la tekstokreadon, kaj sekve de tio plirapidigxas ankaux parolo. (Kompreneble tiu plirapidigxo havas iujn — kvankam ne absolute rigidajn — anatomiajn limojn; kaj kompreneble gxi povas ankaux malklarigi la prononcon.)
La influo de skribo sur la nivelo de vortoj konstateblas precipe cxe la fiksigxo de vortsignifoj. Kiel pli supre jam temis pri tio, en la primara parollingveco neniu teksto estis prononcata plurfoje en sensxangxa formo, aux ecx se la teksto mem estis tamen sensxangxa, la situacio certe ne estis tia. Male, la skribitaj vortoj konservigxis en sensxangxa formo, restis konstantaj, kaj tial ene de la konkreta teksto la signifo de la vortoj estis klare priskribebla, tiel ke la skribita vorto povis farigxi referenco koncerne la signifon. Tiu nova situacio tute certe rezultigis la pliigxon de la nombro de vortoj, ja vorton pruveble okupitan por difinita signifo ne plu eblis uzi libere en alia senco, tial por tiu nova senco necesis krei novan vorton.
La fenomeno de plursignifeco de vortoj kompreneble ne malaperis el la lingvo, gxi nur sxangxigxis. Inter la opaj signifoj de la sama vorto ekzistas logike interpreteblaj rilatoj, diference disde la senkontureco de vortsignifoj en la primara parollingveco. La skribanta homo devis enkodi en la segmentajn elementojn cxion tion, kion la lingvo de la primara parollingveco esprimis per la ricxa arsenalo de eksterlingvaj kaj supersegmentaj rimedoj. Tiu defio elvokis grandegan evoluon koncerne la segmentan rimedaron. Tio kompreneble ne signifis nure la kreskon de la vortprovizo, sed ankaux tiun de la nivelo de sintaksa prilaboriteco.
Jack Goody faris konkretajn esplorojn (per anglalingvaj tekstoj) pri la lingvaj ecoj de parolaj kaj skribitaj tekstoj. Li formulis la sekvajn konstatojn pri skribitaj tekstoj: 1. pli ofta uzo de abstraktaj esprimoj; 2. pli granda vortprovizo; 3. vortouzo malpli persona, kaj tial malpli kunteksto-dependa; 4. pli granda ekzakteco; 5. pli fajna sintaksa prilaboriteco; 6. pli granda formaleco; 7. pli granda fido al la mortintaj lingvoj [tio aludas la pli grandan proporcion de vortoj latindevenaj]. (17) El la supraj konstatoj la 2a, 4a kaj 5a pruvas, ke skribita teksto laux gravaj lingvaj kriterioj superas parolan tekston.
Skribo komence servis nur por fiksi, konstantigi tekston, gxia uzo por komunikado disvolvigxis nur pli malfrue. (18) Tamen ankaux la fiksadcela skribo alportas sxangxon en la cirkonstancoj de tekstokreo: gxi liberigas la memoron disde la tasko de la konservado de tradicioj. Tion, kio estas skribita, ni povas forgesi sen la risko perdi gxin. Platono (en Phaidros) skribas pri tio jene: “[la skribo] injektos gxuste forgeson en la animon de tiuj, kiuj lernos gxin, cxar ili ne plu ekzercos sin en la memorado, ja fidante je la skribo, ili memoros deekstere, helpe de fremdaj signoj, ne elinterne, per la propraj fortoj”. Tio, kio por Platono sxajnas malavantagxo, por Ong montrigxas gxuste granda avantagxo. Li trovas, ke la forfalo de la deviga memorado efikas liberige al la homa konscio, kaj ebligas la aperon de pensmaniero pli originala, pli abstrakta. (19)
La pli altnivelan lingvouzon subtenas ankaux la nova komunikada situacio, kreita de la skribo. Parolante por krei sian tekston oni disponas proksimume tiom da tempo, dum kiom oni prononcas gxin. De tempo al tempo kompreneble oni povas halti por sercxi la tauxgan vorton aux formulon, sed se oni faras tion ofte, la auxskultanto komencos enui. La koncizon, nuancricxon kaj kompleksecon de la teksto limigas tamen ne nur la kapabloj de la parolanto, sed ankaux tiuj de la auxskultanto — ja ankaux li disponas pli-malpli nur tiom da tempo por kompreni la auxdatan tekston, dum kiom da tempo gxi estas prononcata. Ja certe ankaux auxskultanto povas peti la parolanton ripeti siajn vortojn, sed se li faras tion tro ofte, la komunikada procezo paneos.
Dum skribo la situacio estas alia. La kreado de teksto principe ne havas tempajn limojn: oni povas dedicxi plurajn horojn aux ecx tagojn por fajli unusolan frazon, kaj dank’ al tio oni povas lingve formuli siajn pensojn pli precize, pli nuancite kaj pli koncize. (20) Parolan tekston oni povas artiki nur unudimensie, inter la limoj fiksitaj far la homa memoro; la skribo ofertas dudimensian kaj principe senliman spacon. Ecx, rezulte de la nova komunikada situacio povas profundigxi ankaux mem la direndo, ja la tekstokreanto havas tempon por konturigi siajn nebule sxvebantajn pensojn. (Bacon diris siatempe, ke skribado kutimigas al precizeco.)
La kompleksecon de la skribita teksto principe limigas ecx ne la kapabloj de la leganto, ja ankaux li havas lauxplacxan tempodauxron por kompreni la tekston. Tion subtenas ankaux la cirkonstanco, ke skribita teksto kontraste al la tempkaraktera parola teksto havas spacan karakteron; dum auxskultanto en cxiu momento auxdas nur solan teksteron, kaj la jam auxditajn li devas stoki en sia memoro, leganto — depende de sia rutino — povas percepti samtempe tutan linion aux ecx plenan alineon. Skribo do ebligas kaj al la tekstokreanto, kaj al la tekstoaperceptanto fruktuzon de pli nuancita, pli ricxa lingvajxo.
Kun la komunikada situacio ekestinta per la naskigxo de skribo signife intensigxis la postulo pri la ordigo, reguligo, “liniigo” de la eldirotaj pensoj. Kiel pli frue ni jam tusxis tion, tian postulon starigis la naskigxo de la lingvo mem. Parolante oni vidis sian alparolaton, ties mimiko dauxre orientis parolanton, cxu li estas komprenata aux ne, kaj en nea okazo li povis reformuli sian dirajxon, krome li vaste povis helpi sin per eksterlingvaj kaj supersegmentaj elementoj. Tial li povis riski prezentante ankaux ne tute “kombitajn” pensojn. Cxe skribita teksto oni ne vidas la alparolaton, eble ecx ne konas lin; kaj unu sama skribo povas sinsekve trafi en la manojn de multaj tute diversaj “alskribatoj”. Kaj tiam, kiam oni presas la skribon, tiuj ebloj eksponente plimultigxas. Tial diris McLuhan — tamen iom troige —, ke “komunikilo estas la mesagxo mem”.
La lingva ricxigxo, startinta kun la apero de skribo, kompreneble efikis ankaux sur la parola lingvouzo: estas konata fakto, ke tiu, kiu legas multe, parolas pli nuancite, pli ricxe, pli esprimplene. Kaj li ecx pli nuancite, ricxe kaj esprimplene skribas. Tio rezultigis ekde la apero de la skribo superbe suprenantan spiralon de la nivelo de lingvouzo — kaj ankaux de pensado.
Oni devas tamen noti, ke ankaux parola lingvo influas skriban lingvon: bremsas gxian troan ricxigxon, komplikigxon — kvazaux “zorgas” pri tio, ke tiu konservu “homan aspekton”.
Lego
Skribo dum longa tempo estis por la homo kvazaux glaciigita parolo. Legado estis sekve nenio alia, ol degeligo de tiu parol-glacio: tial legado dum longega tempo estis preskaux ekskluzive lauxta. En la antikva rakonto Satyricon de Petronius Trimalchio estas ravita de sia sklavo-skribisto, cxar tiu “kapablas dividi per dek, kaj nure perokule [t.e. ne perbusxe] kapablas legi tutan libron”. Auxgusteno skribas rekone pri la episkopo Ambrozio, ke tiu kapablis mute legi: “eum legentem vidimus tacite”. Muta legado gxis la 8a jarcento p. K. okazis nur sporade, poste gxi jam ne estis tiel malofta (probable akcelis gxian plioftigxon la apero de intervortaj spacoj en la skribitaj tekstoj), tamen gxi disvastigxas nur post la invento de la presado en la 15a jarcento. Legado mutigxis plej versxajne pro la multigxo de legeblajxoj, pro kio necesis plirapidigi legoritmon. Kaj tiu plirapidigo siavice unue kondukis al la malklarigxo de artikulacio kaj malpliigxo de la vocxforto: lauxta legado reduktigxis je iu murmurado, kaj tio kondukis fine al mutigxo.
Tamen tiu mutigxo ne estis plena, kaj vere muta legado ankaux nuntempe nur malofte okazas. Nian legadon cxiam akompanas pli-mapli forta subvokalado, t.e. tre malklara kaj malforta funkciado de la parolorganoj, aux almenaux la “interna lauxtigo” de la legatajxoj helpe de la akustikaj memorskemoj, kiujn ni stokas en nia cerbo. Plenan eliminon de la akustika dimensio celas la arto de la t.n. rapidlegado; gxiaj kursoj konsistas cxefe el strebado plene subpremi subvokaladon, dezirante tiel signife rapidigi legadon. Tio bele pruvas, ke nia ordinara “muta” legado neniam estas vere muta. (21)
Indas noti tion, ke parola lingvo konservas siajn poziciojn ankaux en la “skribepoko”, ekzemple en la instruado, ecx supera. (Akademiaj prelegserioj estas tute kurioza ekzemplo por tio, ja en ili prononcigxas tekstoj tipe skribaj, kiujn ofte ecx la specialista auxskultantaro ne cxiam kapaplas sekvi senmanke.) Cxiukaze estas tre atentinda fenomeno, kiel intense homo persistas cxe la akustika dimensio de la lingvo. Tamen, se oni pripensas, ke en la historio de nia raso parola lingvouzo ampleksas minimume 15-20 mil jarojn, dum la relative vasta aplikado de skribo apenaux duonan jarmilon, tiu persisto ne estas mirinda.
Sekundara parollingveco
Ong nomas sekundara parollingveco tiun staton, kiu aperis dank’ al la invento de radiofonio, telefono kaj televido. (22) Ankaux sekundara parollingveco grave influas la homan lingvon: tiuj konservaj kaj unuecigaj efikoj, kiuj aperis kun la disvastigxo de skribo koncerne la segmentajn elementojn de la lingvo, nun validigxas ankaux rilate la supersegmentajn elementojn.
Ong en sia supre citita verko opinias, ke la kulturo de la sekundara parollingveco ne anstatauxos la kulturon de skribo, sed kompletigos gxin. Li skribas jene: “La nova parollingveco [...] laux sia esenco estas pli volata kaj konscia parollingveco, kiu konstante bazigxas sur la apliko de skribo kaj preso.” Li skribis tion antaux pli ol du jardekoj, kaj nuntempe liaj vortoj sxajnas iom tro optimismaj. Mi emus kredi prefere al Bloomfield, kiu en sia verko Laguage jam en 1933 — tri jardekojn antaux McLuhan! — lancxas la eblon, ke la mekanikaj iloj servantaj por la reproduktado de parolo iom post iom margxenigos la nunan kutimon de skribado kaj presado. La degenerantajn poziciojn de la skriba kulturo bele demonstras la malkresko de la nombro de presitaj libroj kaj gazetoj en la plej multaj landoj. (23)
Esence tio ja ne mirindas, se oni pripensas, ke skribo kreigxis por fiksi kaj transsendi parolon. Tiun bezonon nuntempe oni povas kontentigi pli simple, ol per la aplikado de simbolaj grafikaj signoj: per telefono, magnetofono, sondiskoj, televido ktp. Multaj intelektuloj ecx rigardas la regreson de la skriba kulturo kun stoika kvieto: ili vidas en gxi ne pli ol simplan sxangxigxon de komunikada teknologio.
Tamen supozoble temas ne pri simpla teknologia sxangxigxo. Skribo tiel funde reformis, ricxigis la homan lingvon — inkluzive la parolan lingvon! — ke gxia “elglito” elsub la lingvo povus havi fatalajn konsekvencojn. Tre facile la nivelo de la homa lingvouzo — kaj ankaux tiu de la lingva pensado! — povos refali al tiu de la praa primara parollingveco. Super tia malfortigxinta, degenerinta lingvo facile triumfos la konkurencaj kodoj: la facile digesteblaj analogaj bildsignoj kaj la programadaj kodoj, kiuj siavice eliminas lingvon. Kaj tiam tute facile povos realigxi la fantazia vizio de Flusser, laux kiu iam future en la komunikado de homo la lingvo ludos tian — cxarman, sxatindan, tamen margxenan — rolon, kian en la nuna komunikado de Napolanoj ludas mangestoj.
Literaturo
Literaturo estas lingva arto — pri tio versxajne cxiuj konsentas. Ni pripensu iom, kial gxi estas entute arto? Ja se lingvo servis interalie por informi al iu pri iuj okazajxoj, cxe kiuj li ne cxeestis, tiamaniere, ke almenaux simbole tiu travivu la okazajxojn, kvazaux li estus cxeestinta ilin, tiam literaturo celis la samon, nur en tiu kazo temis pri neokazintaj, fikciaj okazajxoj. La celo de la plej fruaj literaturaj gxenroj — fabeloj, mitoj — estis certigi al la homoj simbolan travivadon (24) de eventoj, kiuj en la realo kutime ne okazis. (Herder nomis fabelon “korekto de la realo”.) La arteco de tiu frua literaturo — kiun oni ne apartigis disde religio ktp., sed tiu cirkonstanco el nia vidpunkto estas preterlasebla — dependis de la nivelo de la inventita historio mem, kaj gxia sensacelvoka lingva formulado. La unua komponento ne havas konekson kun la lingvo, sed la dua tiom pli: gxi estis kontinua lukto kun la esenca maltauxgeco (malperfekteco) de la lingvo por tiu celo. Kaj la arto estis tio: per simbolaj akustikaj sonoj elvoki en iu alia homo la sensacon de malvarma venta pluvo, sxprucanta en la vizagxon, de tepide velura tusxo de virina mano sur la haroj — kiam cxeestis nek unu, nek la alia en la realo. La sukcesgrado de tiu provo ne malmulte dependis de la sagaco kaj lingva lerteco de la rakontanto. Temis ja pri provo efektivigi maleblajxon — kaj cxia arto cxiam celis gxuste tion (25). Cxi tie indas mencii, ke en tiu senco cxia lingvouzo — ankaux ne literaturcela — estas arto, do la komence citita titolo de la Aulda esearo ne troigas.
Literaturo cxe sia ekesto kaj dum longa tempo poste celis rakonton de eventoj, kiuj okazis en la ekstera mondo, do ne en la homo mem. Tio certe havis minimume du kauxzojn. La unua estis tio, ke eksteraj eventoj tiel funde difinis cxiun momenton de la homa ekzistado, ke la internaj, animaj procezoj ne povis ricevi atenton. La dua kauxzo estis lingva: mankis lingva rimedaro kapti tiujn apenaux konturigxintajn, sxvebantajn, malmulte objektivajn internajn okazajxojn. Bone ilustras tion popolfabeloj: ili rakontas nur eventojn, kaj se tamen aperas en ili sentoj — ekzemple amo — tute mankas ties detala priskribo, ili rakontas ekz. ekeston de amo kiel okazajxon. Tio karakterizas fakte la tutan antikvan literaturon — ecx en la liriko; esceptoj, kiel la kvara kanto de Eneido aux Konfesoj de Auxgusteno kalkuligxas raraj pioniraj esceptoj. La interna mondo de homo farigxas protagonisto de literatura verko nur en la 18a jarcento, en The Sentimental Journey Through France and Italy of Yorick [Sentimentala taglibro de Yorick tra Francio kaj Italio] de Sterne. Kaj romantiko dauxrigis tiun tendencon, kiu cetere validas gxis nun. Tio, kion ni nomas literatura modernigxo, estas cxefe la sxangxigxo de la temaro: la atento de verkistoj cxiam pli emfaze direktigxas al tio, kio okazas en la homo, anstataux tio, kio okazas inter la homoj. Se tamen rakontigxas ankaux inter-homaj okazajxoj, ili ricevas sian veran signifon per sia efiko al la interna mondo de la agantoj.
Pli frue ni atentigis pri tio, ke lingvo, kaj poste skribo ecx pli, devigis homon ordigi, reguligi, “liniigi” siajn pensojn antaux ol eldiri ilin, por tiel certigi komprenon fare de la aperceptanto de la mesagxo. El tiu neceso rezultis certe subpremo de la homa memo. Gxis la 18a jarcento skriba kulturo tiel vaste konkeris la tutan Euxropon, ke devis aperi ia intenco kontrauxpesi la “liniigan” efikon de skribo. Tia kontrauxpeso estis ne nur mem la verko de Sterne, sed ankaux la fakto, ke en tiu jarcento klare kaj konscie oni apartigas beletron disde la cetera literaturo. Per tio homo volis kvazaux protekti sin kontraux la dauxra atenco fare de la komunikada teknologio. Estas paradokse tamen, ke gxuste tiu komunikada teknologio — skribo kaj preso — efektivigis la grandskalan lingvan evoluon, kiu ebligis cxiam pli efikan kaj adekvatan perlingvan esprimon de internaj eventoj de la homa animo.
Oni povas diri, ke moderna literaturo klopodas kiel eble plej multe liberigxi disde la devo de “liniigo” de pensoj: gxi strebas prezenti ilin en stato plejeble proksima al ilia origina malregule cirkulanta formo. Tiucele aperis interalie la renverso de la linia tempa ordo en romanoj, ja en la interna mondo de la homo tempa linieco ne ekzistas. Iuj opinias, ke per la tekniko de hiperteksto estas bone prezentebla la origina naturo de la enhoma penso- kaj sentokavalkado (26), sed tio estas almenaux dubinda, cxar hierarkieco estas esenca trajto de hiperteksto, kaj la interna mondo de homo neniel estas regule hierarkia.
Kompreneble liberigxo disde liniigo kostas tion, ke multaj homoj simple ne povas apercepti la neliniigitan literaturan mesagxon. Ja valida “pakto” inter sendanto kaj ricevanto de mesagxo estas liniigo. Moderna literaturo dauxre strebas krei novan pakton inter verkanto kaj leganto, sed tiu strebo alportas nur partan sukceson.
Cxi tie indas tusxi ankaux tekstoformojn de literaturo. La fruan fazon de literaturoj dominas esence la rakonta tekstoformo: specifa varianto de tio, dialogo — kiun eblus nomi dialogita rakonto — aperas en la fruaj verkoj tre malvivece. Priskriboj, ecx se ili koncernas per vido percepteblan realajxon, maloftas, kaj se tamen ili aperas, ili estas suprajxaj kaj ne vere elvokivaj. Priskriboj de sensacoj, percepteblaj per aliaj sentorganoj praktike ne aperas en fruaj literaturaj verkoj. (27) Nenio mirindas en tio, se oni konscias, ke rakonto kaj dialogo estas esence dinamismaj, dum priskriboj rilatas staton: la interesigxon de homo plie altiras sxangxoj, movoj, ol sensxangxaj statoj. Refleksaj tekstoj, tre oftaj en la moderna literaturo, reprezentas alian kvaliton: nome, ili rakontas dinamikajxojn, tamen internajn, por kiuj eroj de la ekstera mondo estas nur preteksto. Pro tio, ekzistas palpebla tendenco en la literatura evoluo, kiu arkas ekde rakonto tra priskriboj al refleksaj tekstoj.
Estas notinda diferenco inter informcelaj kaj beletraj tekstoj, ke en la cxi lastaj signifo (enhavo) kaj signokorpoj estas pli-malpli samgravaj, dum cxe informcelaj tekstoj oni atentas nur la signifon, kaj ordinare ignoras la signojn mem. (Sub signokorpoj oni komprenu unuavice la akustikan signokorpon; la vida aspekto — bildpoemoj ktp. — restis periferiaj almenaux en la beletroj, uzantaj literskribon.)
Male, la akustika aspekto estas treege grava. Ne nur en la antikva literaturo, pri kiuj pluraj fakuloj malkovris, ke gxi estis verkita unuavice por la oreloj (28), sed ankaux en la plej moderna. “Mi skribas lauxte” — asertis Mihály Babits, cxi-jarcenta poeto, eseisto, romanisto: tion li asertis ne pri siaj poemoj, sed pri unu el siaj romanoj. Marcel Proust — same prozisto — skribas jene: “Komencante legi auxtoron, rapide mi ekperceptas malantaux la vortoj la melodian linion, kiu malsamas cxe cxiu auxtoro; kaj dum mi legas, ecx ne atentante, dauxre mi zumas, mi akcelas, malakcelas aux interrompas la sonfluon por frapi la ritmon gxis la reapero de la sono, tiel same kiel okazas dum kantado, kiam laux la ritmo de l’ melodio ni ofte longe tiras sonon antaux ol fini la vorton. [...] Se verkisto trovas sian melodion, vortoj venas jam per si mem.”
Oni povas do konstati, ke literaturo celas savi kaj eternigi fenomenojn, kiujn la evoluo trudas al la homo “transpasi”: la unuavide kaosan, zigzagan, sed spirhaltige belan kaj neniam ripetigxantan zigzagadon de pensoj, sentoj kaj sentimentoj, kiujn unue pedanteme ordigadis lingvo, kaj poste ecx pli skribo; kaj same la akustikan arsenalon de lingvo, kiun siavice skribo kripligis, tamen samtempe plej vaste profitante tiujn avantagxojn, kiujn ofertas skribo. Per tio gxi farigxis plej bela sintezo de la akustika kaj grafika lingvo, kaj samtempe fekunda eksperimenta laboratorio de lingva evoluo.
Notoj
Vidu: Carrol, J. B. (red.): Language, Thought and Reality. Selected Writings of Benjamin Lee Whorf. [Lingvo, pensado kaj realo. Elektitaj verkoj de Benjamin Lee Whorf] 1956.
2
“Pri lingvo kaj aliaj artoj” titoligxas unu el la brilaj esearoj de William Auld.3
Critchley, M: The Evolution of Man’s Capacity for Language. In: Sol Tax (ed.): Evolution after Darwin. Vol. II. Chicago, 1960. P. 289–309.4
Greenberg, J. H.: Essays in Linguistics. New York, 1957. P. 56–65.5
La malperfektecon bele pruvas interalie la malsamnivelaj ebloj koncerne lingvan formuladon de diversaj sensacoj. Vidajn sensacojn relative detale kaj elvokive ni povas enlingvigi, auxdajn jam malpli, kaj ni tute fiaskas, kiam ni volas klarigi al iu la tusxsensacon de iu specifa arbofolio.6
Critchley, M: citita verko.7
Tamen ne estas gxuste pensi, ke pensado estas nur lingva, kiel faras Wittgenstein (“la limoj de mia lingvo estas ankaux la limoj de mia mondo”), ja pensado povas esti ankaux bilda, pli precize bazigxanta sur sensorganaj sensacoj. Tiu pensadformo — vivanta gxis nun kun ni — certe anticipis lingvan pensadon. (F. Klix nomas gxin — en Erwachendes Denken [Vekigxanta pensado] — “arkaika pensado”, V. Flusser — en Die Schrift [La skribo] — “mita pensado”.) La abstrakta, koncepta pensado certe formigxis surbaze de la lingva, do certe gxi aperis pli malfrue.8
Tiu kanteca lingvo pluvivas en la liturgio de multaj religiaj ceremonioj.9
Goody, J. – Watt, I.: The cosequences of literacy. In: Jack Goody (ed.): Literacy in Traditional Societies. Cambridge University Press, Cambridge, 1968. P. 27–84.10
Ong, Walter J.: Orality and Literacy: The Technologizing of Word. Methuen, London, 1982. p. 33–34. Cetere Jack Goody demonstras tion saman ankaux pri la nuntempaj lingvoj, malhavantaj skribon, en sia verko The Domestication of Savage Mind (Cambridge University Press, 1977)11
Havelock, E. A.: Preface to Plato. Mass.: Belknap Press of Harvard University Press, Cambridge, 1963.12
Tamen oni konsciu, ke dum tiu tempo la literskriba sistemo dauxre evoluis. Komence skribo estis vere nur la fiksado de parolo: oni skribis la tekston sen spacoj inter la vortoj (ja ankaux en la parolo vortoj ne apartigxas), forestis interpunkciaj signoj. Intervortaj spacoj probable aperis unuafoje en la 8a jc. p. K. sur la britaj insuloj, cxar la saksaj kaj keltaj pastroj ne regis bone la latinan, kaj sen interspacoj ili ne sciis orientigxi en la latinaj tekstoj. Grava antauxpasxo estis la apero de la Karolinga minusklo (sed tio praktike duobligis la nombron de la literoj), kaj ankaux la stabiligo de la uzado de interpunkciaj signoj fare de Aldus Manutius fine de la 15a jc.13
Foje tamen mire oni konstatas, ke ecx brilaj scienculoj ne rimarkas, ke skribo malkapablas kapti tre gravajn komponentojn de parolo. Friedhart Klix skribas en sia jam citita verko jene: “La fikso de difinita signo por cxiu sono, distingita en la parolo, levas skribon sur la esprimnivelon de parolo. Cxio esprimebla per parolo, esprimeblas ankaux per skribo.”14
Rimarkindas, ke en tiuj lingvokomunumoj, en kiuj granda parto de la komunumanoj alproprigis skrib- kaj legkapablon nur malfrue (aux eble tute ne alproprigis gxin), lingvo utiligas gxis nun pli vastan spektron de la akustika rimedaro. Ekz. la cxina skribsistemo ekskludis la eblon de gxenerala disvastigxo de funda skrib- kaj legkapablo; en la cxina lingvo toneco havas gravan rolon. Kaj ecx interne de Euxropo rimarkeblas diferencoj: la hispana, itala kaj rusa — kies lingvokomunumanojn konkeris skribo pli poste — posedas pli ricxan intonacion, ol la tiusence iom pli griza germana aux angla, sur kies teritorioj skribo pli frue enhejmigxis.15
Franca vortaro el 1874 malaprobe skribas, ke en la vorto legs (postlasajxo) multaj — malgxuste — prononcas g [lèg]; la gxusta prononco devus esti [lè]. Nuntempaj vortaroj donas kiel gxustan prononcon [lèg], kaj la formon [lè] ili mencias kiel malofte renkonteblan prononcvarianton.16
En la hungara lingvo komence de la sesdekaj jaroj oni prononcis averagxe 11 parolsonojn dum sekundo, fine de la okdekaj jaroj 15-16.17
Goody, Jack: Language and Writing. In: The Interface between the Written and the Oral, Cambridge University Press, Cambridge, 1987. P. 258–289.18
Tion konfirmas ankaux la plimulto de la hipotezoj pri la celo de la kreo de skribo. Vaste estas akceptata la hipotezo, ke skribon oni uzis unue por komercaj kontraktoj; aliaj opinias, ke skribon elvokis la bezono en la sxtata administrado — tiu cxi hipotezo jam inkluzivas ankaux la komunikadan funkcion.19
Ong, Walter J.: Orality and Literacy: The Technologizing of Word. Methuen, London, 1982. p. 16–30.20
Tial pli komplikaj lingvaj formoj (ekz. kompleksaj subordigitaj propozicioj) unuafoje versxajne aperis en skribitaj tekstoj.21
Indas noti, ke personoj kun malmulta legrutino ankaux nuntempe preferas legi lauxte. Kaj ecx rutinaj legantoj ofte faras tion, kiam ili ne komprenas klare je la unua (muta) lego.22
Ong, Walter J.: The Literate Orality of Popular Culture Today. In: Romance and Technology. Cornell University Press, Ithaca, 1971.23
En iuj ekssocialismaj landoj tiu malkresko estas ecx drama. En Hungario ekzemple en la jaro 1990 presigxis 92 milionoj kaj 406 mil libroj, en 1997 nur 29 milionoj kaj 505 miloj (ambaux ciferoj sen lernolibroj, kies nombro estis en ambaux jaroj sensxangxe cx. 16 milionoj).24
Simbola travivado — kompreneble depende de la aperceptanta individuo — povas esti efektive tre intensa: tion pruvas la fakto, ke foje-foje gxi povas elvoki ecx per volo ne direkteblajn fiziologiajn reagojn. Legante ekzemple pri dangxero trafanta romanheroon, nia pulso povas rapidigxi, ktp.25
Pentroarto celis prezenti la trian dimension, skulptarto movon, ktp.26
Ie mi legis, ke oni kreis hipertekstan eldonon kompaktdiskan de Der Mann ohne Eigenschaften [Homo sen proprecoj] de Musil, pretendante, ke tiu prezento povas proksimigi la leganton al la verko.27
Gusto ekzemple ne ricevas signifan rolon en literatura verko gxis la kuko en À la recherche du temps perdu [Sercxe de la perdita tempo] de Proust.28
Milman Parry en L’Epithète traditionelle dans Homére demonstras pri la Homeraj epopeoj, ke ili en cxiu sia ero estas produktoj de la parola literaturo. El liaj konstatoj faras multajn pliajn konstatojn interalie Marshall McLuhan kaj Walter J. Ong en pluraj siaj verkoj. Nietzsche malkovras tion saman pri la antikva prozo, tiel ankaux trovante klarigon por ties tro retorika karaktero.